Lajos Horváth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HORVÁTH Lajos (horva:t), plumnomo Szittya Horváth Lajos, estis rumanihungara/hungara komponisto, muzikverkisto naskita en Székelykeresztúr la 23-an de februaro 1883 kaj mortinta en Mosonmagyaróvár la 3-an de aprilo 1960.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Horváth Lajos finis en la porinstruista lernejo de sia naskiĝurbo en 1903 kaj li instruis en Székelyudvarhely kaj en Erzsébetváros. De 1941 li estis direktoro de la fraŭlinlernejo de Székelykeresztúr. En 1944 li translokiĝis Hungarion.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Röpirat (Székelykeresztúr 1930);
  • Hozzászólás (Székelyudvarhely 1930);
  • 101 székely népdal (Székelykeresztúr 1931);
  • Csűrdöngölők (muziknoteldonaĵo, Székelykeresztúr 1942).

Fontoj[redakti | redakti fonton]