Lajos Kallós

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Kallós [lajoŝ kalOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kallós Lajos estis hungara juristo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1863).

Lajos Kallós [1] naskiĝis la 15-an de majo 1819 en Hungara reĝlando, en Borzova (nuntempa Silická Brezová en Slovakio). Li mortis la 2-an de septembro 1881 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Kallós frekventis ĉeflernejon en Sárospatak. Li ricevis diplomon en Pest (urbo) en 1843, poste li verkis studojn pri juraj temoj. Li instruis juron en Debrecen ekde 1853 ĝismorte, dume ankaŭ en ĉeflernejo de Sárospatak inter 1861-1863.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Alapelvek a magy polgári jogban (1846) - manlibro
  • Néhány lap az élet jogirataiból (1848)
  • Osztrák polgári jog elvei (Principoj de la aŭstra burĝa juro), (1852)
  • A magyar polgári jog alapelvei (Fundamentaj principoj de la hungara burĝa juro), (1853)
  • Magyarországi főtörvényszéki ítéletek gyűjteménye (1862)
  • Egyetemes európai jogtörténet (Universala eŭropa jurhistorio) - manuskripto

Fontoj[redakti | redakti fonton]