Lajos Kisfaludy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Kisfaludy
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1924 (1924-08-30)
en Gemer
Morto 30-an de oktobro 1988 (1988-10-30) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr

Lajos Kisfaludy [lajoŝ kiŝfaludi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kisfaludy Lajos estis hungara kemiisto, farmaciisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1982). Lia filo estis András Kisfaludy.

Lajos Kisfaludy [1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1924 en Ĉeĥoslovakio, en Gemer (distrikto Revúca), li mortis la 30-an de oktobro 1988 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Kisfaludy apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis gimnazion en Rimavská Sobota, universitaton en Budapeŝto. En 1944 li soldatiĝis, en Germana Regno (en la nuna Aŭstrio) li iĝis militkaptito. Hejmenveninta li daŭris la lernadon en la Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József, dume lia familio estis translokigita al Hungario en kadro de loĝantaroŝanĝo. Li diplomiĝis en 1948, poste li tuj esploris kaj instruis samloke en la universitato. Ekde 1956 li laboris en uzino pri medikamentoj. En 1965 li esploris en Ameriko. En 1975 li doktoriĝis el kemio. En 1984 li atingis la rangon titulara profesoro. Li okupiĝis precipe pri organika kemio kaj peptidoj. Li ricevis 3 premiojn inter 1962-1988.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szerves kémiai laboratóriumi alapműveletek (1950)
  • Az elmélet és gyakorlat kapcsolata a peptidkémiában (1985)

Fontoj[redakti | redakti fonton]