Lajos Kiss (lingvisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos KISS [lajoŝ kiŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kiss Lajos estis hungara lingvisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2001).

Lajos Kiss [1] naskiĝis la 2-an de junio 1922 en Debrecen. Li mortis la 16-an de februaro 2003 en Budapeŝto.

Biografio

Lajos Kiss frekventis militakademion inter 1941-1943 en Budapeŝto, poste li soldatiĝis, fine Ruĝa Armeo kaptis lin. Li rajtis hejmenveni nur en 1948 kaj li frekventis universitaton en sia naskiĝurbo. En 1952 li akiris diplomon, poste komence li instruis samloke, ekde 1954 jam en ELTE. En 1957 li ekhavis postenon en lingva instituto de MTA. Baldaŭe li ricevis la rangon titulara profesoro, krome li doktoriĝis en 1984. Li pensiuliĝis en 1998. Li okupiĝis precipe pri slavaj lingvoj kaj pri loknomoj. Li partoprenis en redaktado de rusa-hungara manvortaro. Li ricevis memormedalojn kaj premiojn ekde 1978.

Verkaro (elekto)

  • Die erklärenden Wörterbücher der slawischen Sprachen (1963)
  • Szláv tükörszók és tükörjelentések a magyarban (Slavaj spegulovortoj kaj ties spegulosignifoj en la hungara lingvo), (1976)
  • Földrajzi neveink nyelvi fejlődése (Lingva evoluo de niaj geografiaj nomoj), (1995)
  • Szófejtés, szótárírás és nyelvtudomány-történet (2004)

Memorigiloj

  • premio fondita en 2005 prenis lo nomon "Kiss Lajos"

Fontoj