Lajos Molnár (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Molnár
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1946 (1946-10-13)
en Nyírbátor
Morto 23-an de marto 2015 (2015-03-23) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistokuracisto
vdr

Lajos Molnár [lajoŝ molnAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár Lajos estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, kuracisto, otorinolaringologo.

Lajos Molnár [1] Arkivigite je 2015-12-19 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 13-an de oktobro 1946 en Nyírbátor. Li mortis la 23-an de marto 2015 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Molnár abiturientis en sia naskiĝurbo en 1965, poste li frekventis universitatojn en Stavropolo kaj Universitato de Debrecen. Li ricevis kuracistan diplomon en 1971, poste li kuracadis en Salgótarján. Post 5 jaroj li otorinolaringologiĝis. En la 1970-aj jaroj li vivis en Alĝerio, en la sekva jardeko en Vieno. Depost fino de la socialismo li hejmenvenis kaj kuracadis, post jaroj li jam gvidis signifajn hospitalojn en Budapeŝto. En 1995 li akiris plian diplomon en Universitato Corvinus de Budapeŝto. Li estis parlamenta deputito inter 2006 kaj 2010. En 2006 li estis ministro pri sano, tiam li kreis reformojn, kiuj kaŭzis diskutojn, fine en la sekva jaro li abdikis. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filinojn.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Miért lettem antipatikus? (2010) - libro
  • multe da medicinaj artikoloj

Fontoj[redakti | redakti fonton]