Lajos Molnos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Molnos
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1941 (1941-12-01) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto • poeto
vdr

MOLNOS Lajos (molnoŝ) estas rumanuja hungara poeto, verkisto, ĵurnalisto, politikisto naskita en Budapeŝto la 1-an de decembro 1941.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li edukiĝis en sia kamparanfamilio en Corund (Harghita). La mezlernejon li finis en Odorheiu Secuiesc (1960), la fakon pri hungara lingvo kaj literaturo en Universitato Babeş-Bolyai (1966). Por tri jaroj li estis przidanto de literatura rondo Gaál Gábor Irodalmi Kör. Li instruis en Éradony (1966-68), en Ottomány li estis lernejestro (1968-69), ĵurnalisto ĉe la gazeto Hargita Népe en Miercurea Ciuc. Pli poste en Kluĵo li estis interna kunlaboranto de gazeto Igazság, sekve de Utunk. Ekde decembro de 1989 li laboris ĉe la gazeto Szabadság, li estis redaktoro de la Erdélyi Híradó. En 1992 li aperigis porjunularan gazeton kun titolo Tini-koktél. Li estis prezidanto de RMDSZ en Distrikto Cluj (1993). De aŭtuno 2007 li ĉefredaktas la gazeton Közlap.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • MTI-PRESS - feiletonkonkurso III. premio 1994;
  • Magyar Írószövetség feiletonkonkurso III. premio 1995.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Csigahívogató, porifanaj poemoj, Bk., 1967;
  • Szoborfaragó, poemoj, Bk., 1969;
  • Hazatérések, poemoj, Bk., 1978;
  • Udvarunkon vén diófa, porinfanaj poemoj, Bk., 1979;
  • Megtalált ősz, poemoj, Kvár, 1981;
  • A megérkezés, poemoj., Bk., 1986;
  • Melyik nap a péntek?, rakontoj, Bk., 1987;
  • Akkor én, Alajos, porinfanaj poemoj, Bk., 1990;
  • Néhány tudnivaló a csendes utcáról, Pli fruaj kaj novaj poemoj, Kvtár, 1997.

Fonto[redakti | redakti fonton]