Lajos Páll

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

PÁLL Lajos (pa:l) estis hungara pentristo kaj poeto en Rumanio naskita la 2-an de aprilo 1938 en komunumo Corund (Harghita) kaj mortinta en Odorheiu Secuiesc la 9-an de novembro 2012.

Enhavo

Biografio [redakti]

Lajos Páll pristudis arton en Muzik- kaj Artliceo en Târgu Mureş kaj tri jarojn ĝis 1958 en Artaltlernejo Ion Andreescu en Cluj-Napoca. Ekde 1958 ĝis 1962 li estis politika malliberulo. Li estas ano de la hungara verkista asocio. Li estis distingita per Pro Cultura Hungariae en 1998.

Verkaro [redakti]

Volumoj [redakti]

  • Fényimádók, poemoj (1970);
  • Köves földek, poemoj (1980);
  • Szárazvillámlás, poemoj (1993);
  • Partraszállás, poemoj (1994);
  • Andromakhé uszályán, poemoj (1996);
  • Három csűrben, porinfanaj poemoj kaj ilustracioj, 1999;
  • Műterem, albumo, 2001;
  • A legszebb tányér, fabeloj, 2002;
  • Hódara, porinfanaj poemoj, 2003;
  • Álomzene, poemoj, 2003;
  • Cigány-kantáta, poemoj, 2005,
  • A csodák házában, poemoj 2007.
  • Páll Lajos 70 éves, poemoj kaj pentraĵojreproduktaĵoj. Kun artisto parolas Huba Kozma, la poemojn elektis György Gálfalvi, 2008.

Individuaj ekspozicioj [redakti]

Târgu Mureş – 1965, 1968, 1971; Miercurea Ciuc – 1965, 1993, 1995, 1996, 2008; Odorheiu Secuiesc – 1965, Kluĵo – 1968, 1976; Praid - 1976' Sovata - 1976; Kufstein - 1974; Hamburg - 1987; Budapest - 1988, 1990 1993,1998, 2008; Szeged - 1988; Stuttgart – 1993; Kiskunmajsa – 1993; Százhalombatta – 1995; Érd – 1995; Zsámbék – 1995; Kiskunfélegyháza - 1996; Ĝenevo – 1994; Gheorgheni – 1997; Vászoly – 1997; Pápa – 1997, Makó – 2000, 2003; Stockholm – 2001; Eger – 2006; Budapest – 2008.

Elektitaj grupaj ekspozicioj [redakti]

Bukareŝto – 1965, 1968, 1970 tutlandaj pentraĵ-ekspozicioj; Târgu Mureş – 1965-1968 regionaj ekspozicioj; Miercure Ciuc – 1968–1993 – distriktaj ekspozicioj; Budapeŝto – 1968 vaganteskpozocio de Erdélyi Csillagok (Transilvanujaj Steloj), 1989, 1991, 1992, 1996; Kecskemét – 1989; Kőszeg 1989; Kaposvár – 1989; Münster – 1991; Jászberény – 1991; Békés – 1991; Hajdúdorog – 1991; Szekszárd – 1992; Dunaföldvár – 1992; Makó – 1993–1997; Sovata – 1995; Corund – 1995; Kiskunmajsa – 1996.

Bibliografio [redakti]

  • Szatmári László: Páll Lajos. PALLAS-AKADÉMIA Könyvkiadó, Csíkszereda, 2001.
  • Kozma Huba-Gálfalvi György: Páll Lajos 70 éves, 2008.

Fonto [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]