Lajos Parti Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Parti Nagy
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1953 (1953-10-12) (70-jaraĝa)
en Szekszárd
Etno hungaroj vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Kriszta Bíró vd
Profesio
Okupo poeto • verkistodramaturgotradukisto • literaturkritikisto vd
Laborkampo hungara literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lajos PARTI NAGY [lajoŝ parti nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Parti Nagy Lajos estas hungara poeto, dramisto kaj tradukisto. Lia edzino estas Kriszta Bíró. Lajos Parti Nagy naskiĝis la 12-an de oktobro 1953 en Szekszárd.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Parti Nagy lernis en Scienca Universitato Janus Pannonius, kie li akiris diplomon pri instruisto en 1977. Inter 1979-1986 li havis postenon en literatura redaktejo, kie aperis lia debuta poemo. La unua libro aperis en 1982. En 1990 romaneto aperinta en revuo portis sukcesojn kaj poste la romaneto aperis libroforme trifoje. La aŭtoro ricevis jam pli, ol 30 premiojn, inter ili premion Kossuth en 2007.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Angyalstop (Anĝelo-stop), debuta poemolibro, 1982
  • Se dobok, se trombiták (Nek tamburoj, nek trumpetoj), noveloj, 1993
  • Esti kréta (Vespera kreto), elektitaj poemoj, 1995
  • Ibusár – Mauzóleum (Ibusár - maŭzoleo), teatraĵoj, 1996
  • A test angyala (Anĝelo de la korpo), etromano, 1997
  • diversaj tradukaĵoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio