Lajos Parti Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos PARTI NAGY [lajoŝ parti nadj], hungare Parti Nagy Lajos, Esperante Ludoviko Parti Nagy estas hungara poeto, dramisto kaj tradukisto.

Li naskiĝis la 12-an de oktobro 1953 en Szekszárd.

Biografio

Li lernis en universitato en Pécs, kie li akiris diplomon pri instruisto en 1977. Inter 1979-1986 li havis postenon en literatura redaktejo, kie aperis lia debuta poemo. La unua libro aperis en 1982. En 1990 romaneto aperinta en revuo portis sukcesojn kaj poste la romaneto aperis libroforme trifoje. La aŭtoro ricevis jam pli, ol 30 premiojn, inter ili premion Kossuth en 2007.

Verkoj (selekto)

  • Angyalstop (Anĝelo-stop), debuta poemolibro, 1982
  • Se dobok, se trombiták (Nek tamburoj, nek trumpetoj), noveloj, 1993
  • Esti kréta (Vespera kreto), elektitaj poemoj, 1995
  • Ibusár – Mauzóleum (Ibusár - maŭzoleo), teatraĵoj, 1996
  • A test angyala (Anĝelo de la korpo), etromano, 1997
  • diversaj tradukaĵoj

Fontoj

  • Hungara Vikipedio