Lajos Pánczél

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Pánczél
Persona informo
Naskonomo Pánczél Lajos Gáspár
Naskiĝo 10-an de januaro 1897 (1897-01-10)
en Timișoara
Morto 16-an de marto 1971 (1971-03-16) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistoscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

PÁNCZÉL Lajos (pa:nce:l) estis hungara ĵurnalisto, verkisto, filmhistoriisto naskita en Temeŝvaro la 10-an de januaro 1897 kaj mortinta en Budapeŝto la 16-an de marto 1971.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post siaj gimnanziaj studoj Lajos Pánczél iĝis ĵurnalisto. Lia unua artikolo aperis en junio de 1915 en Temesvári Hírlap. En 1916 kune kun Béla Balázs li establis la filmakademion de Pest. Inter 1917–20 li estis kunlaboranto de la Színház és Divat. En 1918 li estis adepto de Mihály Károlyi. En 1920–24 li estis kunlaboranto de la Hungara Telegrafa Agentejo, ekde 1924 por 17 jaroj kunlaboranto de Újság, poste ĝia redaktoro. Dume li redaktis ankaŭ filmgazeton. Inter 1941 kaj 1944 li estis gvidanta kontrolleganto de Eldonejo Körmendy. Post 1945 li estis preseja legantredaktoro de ĵurnalo Szabadság. Pli poste li fondis kaj ĝis 1948 li redaktis la filmgazeton Mozi Élet . Ekde 1951 li estis ĉefkunlaboranto de Hungara Telegrafa Agentejo. Li verkis opereton sub titolo Délibáb (ĝin prezentis la Budai Színkör, 1922), en 1946 li faris mallongan aktorfilmon (Mesél a film).

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Regény a futball világából, romano, (Bp., 1922);
  • Pereg a film, (Bp., 1923);
  • Jackie Coogan (Bp., 1924);
  • Az én hangos mozim (Bp., 1930);
  • Szabad egy tangót? (romano, Bp., 1932);
  • Yturbidé második halála (romano, Bp., 1933);
  • Ágról szakadt úrilány (romano, Bp., 1943);
  • Az 50 éves mozi (Bp., 1946);
  • A hír útja (Bp., 1957);
  • A film világtörténete (en serio A Kultúra Világa; Bp., 1960).

Fonto[redakti | redakti fonton]