Lajos Steiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

STEINER Lajos (pro. ŝtajner) estis hungara grandŝakmajstro internacia naskita en Nagyvárad la 14-an de julio 1903 kaj mortinta en Sidney la 22-an de aprilo 1975.

Biografio

Lajos Steiner finis teknikan altlernejon en Germanio (1924). Li vekis sensacion kiel konkursanto 14 jaraĝe, de 1922 li estis hungara majstro, en hungara majstrokonkurso li okupis la unuan lokon. Li gajnis paran maĉon kontraŭ Pál Réthy kaj Andor Lilienthal. Li estis kvarfoja ŝakolimpikono (1931, 1933, 1935, 1936). Li gajnis plurajn internaciajn konkursojn. Li elmigris Aŭstralion (1939)), li gajnis ankaŭ aŭstralian ĉampionecon.

Verko

  • Sakkiskola (Kecskemét, 1935);
  • Kings of the Chess Board (Sidney, 1948).

Fonto