Lajos Steiner (geofizikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Steiner [lajoŝ ŝtejner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Steiner Lajos estis hungara geofizikisto, meteologo, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1917).

Lajos Steiner [1] naskiĝis la 15-an de junio 1871 en Vác. Li mortis la 2-an de aprilo 1944 en Budatétény (nuntempa urboparto de Budapeŝto).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Steiner devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1892 (li lernis ankaŭ en Göttingen kaj Berlino), en la sekva jaro li doktoriĝis. En 1907 li profesoriĝis, li estis kunlaboranto de Loránd Eötvös. Inter 1892-1932 li laboris en meteologia kaj terfizika instituto, kie li estis nomita direktoro en 1927. Li ellaboris modernan prognozon. En 1944 pro la molestado de judoj li sinmortis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A Balaton vidékén az 1901. év nyarán végzett földmágnességi mérések eredményei (1908)
  • A föld mágneses jelenségei (1923)
  • Az időjárás (La vetero), (1931)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo "Steiner Lajos" fondita en 1951

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.