Lajos Steiner (geofizikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Steiner [lajoŝ ŝtejner], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Steiner Lajos estis hungara geofizikisto, meteologo, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1917).

Lajos Steiner [1] naskiĝis la 15-an de junio 1871 en Vác. Li mortis la 2-an de aprilo 1944 en Budatétény (nuntempa urboparto de Budapeŝto).

Biografio

Lajos Steiner devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1892 (li lernis ankaŭ en Göttingen kaj Berlino), en la sekva jaro li doktoriĝis. En 1907 li profesoriĝis, li estis kunlaboranto de Loránd Eötvös. Inter 1892-1932 li laboris en meteologia kaj terfizika instituto, kie li estis nomita direktoro en 1927. Li ellaboris modernan prognozon. En 1944 pro la molestado de judoj li sinmortis.

Verkaro (elekto)

  • A Balaton vidékén az 1901. év nyarán végzett földmágnességi mérések eredményei (1908)
  • A föld mágneses jelenségei (1923)
  • Az időjárás (La vetero), (1931)

Memorigiloj

  • memormedalo "Steiner Lajos" fondita en 1951

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.