Lajos Székely

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZÉKELY Lajos (se:kej), plumnomo Béla Eörsi, estis hungara ĵurnalisto, ekonomikisto naskita en Szászrégen la 16-an de oktobro 1881 kaj mortinta en Budapeŝto la 18-an de decembro 1972.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Lajos Székely en la unua mondmilito estis rusa militkaptito. Post reveno li laboris kiel oficisto en bieno de la Vacuum Oil Company de Vámospuszta. Li publikis precipe sociografiajn studojn en la revuoj 100%, Társadalmi Szemle kaj en aliaj sub plumnomo Eörsi Béla. Ankaŭ liaj libroj aperis sub tiu nomo. En 1940 li loksidiĝis en Usono. je la fino de la 60-aj jaroj relokiĝis Hungarujon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar mezőgazdasági válság (Bp., 1931);
  • A magyar kapitalizmus fejlődése (Bp., 1934);
  • A tőke behatolása a mezőgazdaságba (Bp., 1938);
  • A magyar földművesszegénység kialakulása (Bp., 1938).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon