Lajos Thallóczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Thallóczy
Dosiero:Sen valoro
Persona informo
Naskonomo Strommer Lajos
Naskiĝo 8-an de decembro 1857 (1857-12-08)
en Košice
Morto 1-an de decembro 1916 (1916-12-01) (58-jaraĝa)
en Herceghalom
Mortokialo fervoja akcidento
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Lajos Thallóczy
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Lajos Thallóczy [lajoŝ taloci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Thallóczy Lajos estis hungara historiisto, arkivisto, membro (korespondanta en 1883, ordinara en 1895) de Hungara Scienca Akademio. Lia origina nomo estis Strommer Lajos ĝis 1877, krome li uzis pseŭdonimojn Deli kaj Bácsy Jakab.

Lajos Thallóczy [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1856 en Buda. Li mortis la 1-an de decembro 1916 en Herceghalom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Thallóczy frekventis universitaton en Budapeŝto ricevinta diplomon en 1879. Li eklaboris en la tutlanda arkivo. En 1885 li translokiĝis al Vieno por esplori en la arkivo, krome li ankaŭ instruis. En 1908 li havis postenon en la ministerio en Vieno. En 1916 li iĝis guberniestro de la okupita Serbio, sed en la sama jaro pro akcidento li mortis. Li okupiĝis precipe pri Balkano.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • I. Apafi Mihály udvara (Kortego de Apafi la 1-a), (1878)
  • Magyar-bulgár összeköttetések (Hungaraj-bulgaraj interligoj), (1898)
  • Bosznia története (Historio de Bosnio, (1900)
  • A szerb felkelés története (Historio de la serba ribelo), (1908 – 1909)
  • Jajcza története (1915)

Fontoj[redakti | redakti fonton]