Lajos Winkler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Winkler
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1863 (1863-05-21)
en Arad
Morto 14-an de aprilo 1939 (1939-04-14) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr

WINKLER Lajos (vinkler lajoŝ) estis hungara kemiisto, apotekisto, universitata profesoro, ano korespondanta de la MTA (1896), ano ordinara (1922) naskita en Arado la 21-an de majo 1863 kaj mortinta en Budapeŝto la 14-an de aprilo 1939.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Winkler finis la universitaton en 1883 – 85 en Budapeŝto, kaj oni promociis lin doktoro pri farmacio en 1889. En 1902 iĝis profesoro eksterordinara, pli poste direktoro de kemia instituto no. 1-a. Li malfermis novajn vojojn je la kampo de analiza kemio, elaboris originalajn analizajn metodojn. Li estis unu el estigantoj de la apotekistformado en Hungarujo. Inter 1895 kaj 1896 li redaktis la revuon Chémiai Folyóirat (Revuo Kemia), li estis same dum tri jardekoj ĉefkunlaboranto de la Magyar Gyógyszerészi Közlöny (Hungara Revuo pri Farmacio). En 1964 oni fondis Winkler-memormedalon por distingi en ĉiu dua jaro la elstarajn kultivantojn de la farmaciscienco.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Untersuchungsverfahren für das chemische Laboratorium (Stuttgart, 1936).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]