Lajoskomárom
El Vikipedio
Lajoskomárom (lajoŝkomArom) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Enying. Lajos estas hungare Ludoviko, komarom slave: moskitejo. En la loknomo Lajos devenas de la fondinto Lajos Batthyány.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 76 km²
- Loĝantaro: 2330
- Poŝtkodo: 8136
- Telefonprefikso: 25
Situo [redakti]
La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo.
Historio [redakti]
Ĝis la 18-a jarcento loko de Lajoskomárom estis arbaro. Familio Batthyány (batjAnji) komencis fondi setlejon ekde 1803. Alvenis germanoj kaj slovakoj. En 1879 oni faris lagon.
Vidindaĵoj [redakti]
En 1822 luterana preĝejo konstruiĝis, kies turo estas 30 m-ojn alta. Poste en 1901 romkatolika, en 1912 kalvinana temploj konstruiĝis. Fine estas rigardenda la vinkeloj.