Lajosmizse
El Vikipedio
| Lajosmizse | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Hungario | |
| Regiono | Dél-Alföld | |
| Provinco | Bács-Kiskun | |
| Poŝtkodo | 6050 | |
| Telefona antaŭkodo | 76 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 11.639 (2003) | |
| Loĝdenso | 68 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
47°1′35.15″N 19°33′28″O / 47.0264306°N, 19.55778°OKoordinatoj: 47°1′35.15″N 19°33′28″O / 47.0264306°N, 19.55778°O | |
| Alto | ĉ. 120 m | |
| Areo | 164,66 km² | |
Lajosmizse [lojoŝmiĵe] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en la departemento Bács-Kiskun en Hungario. Ĝi situas inter Kecskemét kaj Budapeŝto, proksime de ekspresvojo M-5. La fervojo inter Budapeŝto kaj Szeged pasas tra ĝi.
Lajosmizse posedas la rangon de urbo de la jaro 1993. Ĝia plej malnova konstruaĵo estas la Puszta-preĝejo; ĝi ekestis en la 13-a jarcento, sed restas de ĝi nur ruinoj.
En Lajosmizse troviĝas la firmao Hidroglóbusz Kft., kiu produktas akvoturojn por tuta Hungario. Oni profitas mineralakvon "Mizse".
Proksime de la urbo troviĝas ĉevalejoj, kie oni prezentas al turistoj rajdistajn spektaklojn.
En la urbo mortis la aktoro Ferenc Bessenyei.
