Lake Albert (Novsudkimrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lake Albert (signife Lago Alberto) estas ĉeurba kvartalo de la urbo Wagga Wagga, Novsudkimrio, Aŭstralio, ĉe la bordoj de la Lago Alberto el kiu ĝi ricevas sian nomon. La kvartalo havas tri lernejojn; nome bazlernejo Lake Albert, bazlernejo Mater Dei kaj katolika mezlernejo Mater Dei. La Lake Village Shopping Centre (vendejaro), konstruita en 1980, situantas ene de la kvartalo kaj hejmas por supermerkato Foodworks kaj specialaj vendejoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2008) Lake Albert 1868 - 2008. Lake Albert Public School, p. 119. ISBN 978-0-646-48391-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]