Lakehurst (Nov-Ĵerzejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lakehurst
loĝdistrikto en Nov-Ĵerzejo
Administrado
Lando  Usono
Subŝtato  Nov-Ĵerzejo
Kantono Kantono Oceana
Poŝtkodo 08733 • 08759
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 636  (2020) [+]
Loĝdenso 1 030 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 1′ N, 74° 19′ U (mapo)40.013055555556-74.320277777778Koordinatoj: 40° 1′ N, 74° 19′ U (mapo) [+]
Alto 11 m [+]
Areo 2,56 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Lakehurst (Nov-Ĵerzejo)
Lakehurst (Nov-Ĵerzejo)
DEC
Lakehurst
Lakehurst
Situo de Lakehurst
Lakehurst (Usono)
Lakehurst (Usono)
DEC
Lakehurst
Lakehurst
Situo de Lakehurst en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lakehurst, New Jersey [+]
vdr

Lakehurst estas loĝdistrikto (novĵerzej-angle: borough) situanta en Kantono Oceana, Nov-Ĵerzejo. Laŭ la stato de la censo 2020 en la komunumo vivis 2 636 loĝantoj sur areo de 2,56 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 030 loĝantoj/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lakehurst situas ĉe koordinatoj 40° 0′ 47″ N 74° 19′ 13″ U / 40.01306 °N, 74.32028 °U / 40.01306; -74.32028 (mapo).

Laŭ la censa instanco, la distrikto ampleksas areon de 2,6 km², el kio 0,2 km² (8,91%) estas akva surfaco. La loka lago, Lake Horicon, estas artefarita lago.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lakehurst unue famiĝis ĉirkaŭ la komenciĝo de la 20a jarcento, kiam la hotelo Pine Street Inn, malfermita en 1898, faris ĝin populara ripozejo. En 1911, la fabriko (ŝnurprodukta) forbrulis en incendio.

Lakehurst estis la situo de la mondfama katastrofo, kiam je la 6-a de majo, 1937 la germana zepelino Hindenburg ekbrulegis provante alteriĝi ĉe la regiona mararmea aviada stacio. Entute 97 homoj estis en la zepelino, el kiuj 36 pereis en la katastrofo.