Laktouzino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Laktaĵfabriko)

Laktouzino (aŭ Laktofabriko) estas industria laktoprilaborejo, kie oni produktas el lakto buteron, buterlakton, fromaĝon, kazeon kaj aliajn laktaĵojn.

Fabrikado de fromaĝoj en malgranda laktofabriko de Asturio.

Oni kolektas la lakton en la vilaĝoj, bovinejoj (melkejoj) ĉe la laktokolektejo, kelkfoje vendis el ĝi aŭ iomete antaŭtraktis, analizis kelkfoje la lakton. Oni poste transportas la lakton per cisterna kamiono al la laktouzino, kie okazas la industria prilaboro. Oni mezuras entenaĵojn de la lakto, kontrolas ĉeeston de nepermesitaj bakterioj, infektaĵoj. Oni ofte demetas la supran grasaĵon, traktas en alta temperaturo la lakton (por neniigi la putrantajn bakteriojn), pakas ĝin aŭ plu traktas ĝin por uzi por produktado de aliaj produktoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]