Laktamoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ĝenerala strukturo de β-, γ-, δ- kaj ε-laktamoj (de maldekstre dekstren)

Laktamoj (sinonimo: enmolekula cikla amido, kunmetaĵo el la kemiaj terminoj "laktono" kaj "amido") en la organika kemio estas molekulo kiuj en sia kemia strukturo havas amidan ligon inter amina grupo kaj karboksila grupo de sama cikloforma molekulo.

En la kemia terminologio la nomoj de laktamoj estas signataj per antaŭmeto de greka litero, kiu montras kiom da karbonaj atomoj estas en la ringo apud la karbonila grupo. Delta- aŭ δ-laktamo ekzemple havas kvar karbonajn atomojn, karbonilan grupon aŭ nitrogenan atomon, tiel ke rezultas ses-era ringo. Pli-malpli kemie stabilaj tamen nur estas la γ- (gama-) kaj δ- (delta-) laktamoj. Sed ankaŭ ili per alkaloj aŭ acidoj estas erigitaj en la korespondajn aminoacidojn. Ju pli grandas la distanco inter amina grupo kaj karboksila grupo ene de la molekulo, des pli malstablilas la substancoj: en ĉeesto de nur iom da akvo ili disiĝas en ω-aminoacidoj, kiuj tiam facile kuniĝas en makromolekulojn.

En medicino laktamoj aparte konatas pro ilia funkcio en beta-laktamaj antibiotikoj.