Laktancio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laktancio, aŭ plej komplete Firmiano Lucio Cecilio Firmiano Laktancio, naskiĝis ĉ. la jaro 250a, en pagana familio, estis lernanto de Arnobio en Sicca Veneria, nun Le Kef en Tunizio, kaj forpasis en 327 en Gaŭlio. Pro sia famo oratora li estis, per konsilo de Arnobio, alvokita de Diokleciano al Nikomedio, de Bitinio, ĉefurbo de la orienta parto de la Romia Imperio kaj oficiala rezidejo de la imperiestro, kiel instruisto pri retoriko (ĉ. 290).

Tamen li estis devigita forlasi sian oficon en 303 pro la denova persekutado kontraŭ kristanismo al kiu li konvertiĝis. Laktancio forlasis, tial, Bitinion en 306, por tien reveni post la edikto de tolero de Galerio. En 317 Konstanteno la Granda lin venigis en Treviron en Gaŭlio, por dome instrui lian filon Krispon.

Pro la eleganta stilo kaj arta frazaranĝo Laktancio gajnis la kromnomon de “kristana Cicerono” ĉe la plej renomaj kreruloj de la Renesanco, ĉe Angelo Poliziano kaj Johano Piko de la Mirandolo precipe.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Konserviĝis ĝis nia epoko:

  • De opificio Dei (Pri la verko de Dio), pri la Dia Providenco rilate la homon;
  • De ira Dei (Pri la Dia kolero), kontraŭ la tezo de la indiferenteco de Dio;
  • De mortibus persecutorum (Pri la mortoj de persekutantoj), pri la violenta morto de la imperiestroj persekutantoj de kristanismo, ekde Nerono al Maksimo Daia ,Taktancio ekmetas la kondiĉojn pri kristana historiografio; aŭ Divinæ institutiones (laŭdiaj institucioj), sep libroj, pri kiuj li verkis ankaŭ kompendion: temas pri la unua provo de sintezo pri la kristana instruo; post la refuto de paganismo sekvas ekspozicio de la kristanaj doktrinoj kie ono provas demonstri la kontinuecon inter la antikvaj kaj modernaj saĝo kaj scioj.

Perdiĝis verkoj de la pagana periodo kaj leteroj, necertas la atribuado al Laktancio de la poemeto en 85 distikoj De ave phœnice (Feniksa birdo), kie la mito de la fenikso estas similigata al la pasiono, morto kaj resurekto de Jesuo Kristo.

De opificio Dei[redakti | redakti fonton]

En tiu verko, kompilita en la jaroj 303-304 pK., Laktancio polemikas kontraŭ tezoj de la helenismaj filozofioj kaj precipe kontraŭ tiuj epikuranaj, subtenante la grandiozecon de la Dia providenco kaj intervenon de Dio en la fiziologia konstitucio de la homo, kio jam el si mem sufiĉas por pruvi la perfekton de la Dia plano. Ĝi ŝajnas argumente laŭiri la kvaran libron de “De repubblica” de Cicerono. Latina Teksto

De ira Dei[redakti | redakti fonton]

Tiu verko, afina al la du antaŭaj tone kaj teme, estis redaktita ĉirkaŭ 312. En ĝi Laktancio, kontraŭmetiĝante kontraŭ stoikistaj kaj epikuranaj tezoj, ke akcepteblas la dia kolero, kiel esprimo de opono kaj refuto de la malbono, kaj ke Dio punas la homan kulpan kaj pekintan pro la eterna dia justeco, celanta per tio restarigi la ordon endanĝerigitan per ekaperiĝo kaj elstariĝo de la malbono [1]. Latina teksto

De mortibus persecutorum[redakti | redakti fonton]

Verko necertege atribuebla al Laktancio [2], elplumigita ekde 318 al 321, la aŭtoro alfrontas la problemon pri la imperiestraj persekutantoj kontraŭ la kristanoj. La imperiestroj konduktis perfide kaj malhonore ankaŭ laŭjuĝe de la romia historio, sed antaŭe aŭ poste ili ĉiuj estis trafitaj de la dia puno kaj konkludis tragikmaniere sian vivon, ofertante al la posteularo klaran kaj ekzemplan admonon. Latina Teksto

.

Divinæ institutiones[redakti | redakti fonton]

Tiu verko almondiĝis inter 304 kaj 313 en sep libroj, el kiuj plimalfrue Laktancio mem eltiris unulibran kompendion: en ĝi li polemikas kontraŭ la paganaro, refutante la fundamentojn kaj la kulton de ĝia religio kaj sisteme prezentante la kristanan doktrinon. Al la unua celo Laktancio dediĉas la unuajn tri traktatajn librojn (De falsa religione, De origine eroris, De falsa sapientia), al la alia celo la ceterajn kvar (De vera sapientia et religione, De justitia, De vero cultu, De vita beata). Laktancio eksplicite klarigas la celojn de la verko kiam estas dirate ke mem skribas:”: “Ut docti ad veram sapientiam dirigantur et indocti ad veram religionem (por ke instruitoj al vera saĝo estu direktataj kaj neinstruitoj al vera religio[3].

Aparte aprecinda estas lia provo rekuperi kaj enpreni, en la novan kristanan veron, la valorojn de la kulturo kaj civilacio de antikvuloj, inkluzive de filozofiaj spekulativaĵoj. Latina teksto

Stilo[redakti | redakti fonton]

El literatura vidpunkto, oni rimarkigis kiel Laktancio estas esence retoro: konvertiĝinte ankaŭ li, kiel Arnobio, jam antaŭe kun la aĝo, same kiel sia majstro li estas ankoraŭ ligita al la argumentaj kaj teoriaj skemoj de la klasika kulturo, aparte de novplatonisma. Lia stilo estas ĉiukaze flua dum lia argumentado estas konvinka kaj sekvas precizan logikan fadenon, laŭ la retorikaj reguloj. La provo de asimilo de pagana kulturo en tiun kristanan emerĝas ankaŭ el la imito de la stilo de Marko Tulio Cicerono.

Tradukoj de la verkoj de Laktancio[redakti | redakti fonton]

La verkoj de Laktancio troviĝas tradukitaj en multegaj modernaj lingvoj, kiel oni povas vidi en la diversaj vikipedioj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Giusto Monaco - Gaetano de Bernardis - Andrea Sorci, L'attività letteraria nell'Antica Roma, Palumbo, 1982, p. 502.
  2. samloke.
  3. Samloke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Apologetiko

Latinlingvaj verkistoj

Persekutoj kontraŭ kristanismo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]