Laktejo de Arnstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La nun kadukega laktejo de Arnstadt. Antaŭe videblas la trakoj de la parte malkonstruita kaj ne plu funkcianta fervojlinio inter Arnstadt kaj Ichtershausen.
Interno teretaĝa en 2015

La Laktejo de Arnstadt (germane: Milchhof Arnstadt) estis laktocentrejo en Arnstadt (Quenselstraße nr. 16).

Historio[redakti | redakti fonton]

La kooperativo Genossenschaft Milchhof fonditis en la 23-a de februaro 1928 kun subteno de la Distrikta poragrikultura ĉambro. La konstruado ekis en julio 1928 laŭ la planoj de la secesistila arkitekto Martin Schwarz. La ĉefa fasado spektas al la Quensel-strato, la tuta komplekso faritis masivstile: ĉiuj vandoj el brikŝtonoj, la plafonaj, ŝtuparaj kaj tegmentaj konstruaroj el fera betono. Por la salonoj oni prenis fenestrojn kaj pordojn el fero. La pordoj eksteraj kaj pluraj internaj estis ŝovaj. Por la provizo per malvarma akvo propra puto fositis en la malantaŭa korto. Koncerne la eksteraj fasadoj oni intencis fari funkciajn konstruaĵojn kun simplaj formoj arkitekturaj. Ununura ornamaĵo estis la grandaj literoj ĝis nun videblaj tekstantaj Milchhof Arnstadt.

Modernega vapormaŝino farita de la kontata firmao Ed. Ahlborn el Hildesheim helpis ekfunkciigi la tuton.

Post nur 5 monatoj malfermitis la tiutempe ege moderna laktejo la 4-an de decembro 1928. Situo favora rekte ĉe la fervoja linio al Ichtershausen kiel ankaŭ grandaj kargoramploj faciligis la liveradon de la laktaj produktoj. Ilies gamoj kontentigis ĉian demandon: de sterilizita freŝa lakto, batita kremo, butero, kazeo ĝis diversaj formaĝaj specoj (inter ili malgranda ŝmirformaĝo kun la nomo Marlitt omaĝe al fama filino de la urbo, la verkistino E. Marlitt). La produktoj portis la nomon Dampfmolkerei Arnstadt eGmbH, estis kontataj en tuta Turingio kaj ricevis plurajn premiojn pro plej bona kvalito. Komence laboris surloke 18 dungitoj, baldaŭ ne tute 50.

Kulmino antaŭ 1945[redakti | redakti fonton]

Aliaj produktantoj de laktaĵoj estis unuiĝintaj al Milchzentrale (sidejo en Krappgarten-strato en Arnstadt) kiu ofertis ankaŭ glaciaĵojn. En junio iĝis amika kunfandiĝo de ambaŭ entreprenoj kaj la krappgartenstrataj ejoj venditis.

Tio ebligis la evoluon al vera grandfabriko! De la 1937-a jaro jenas la impresa produktokvanto: 3,500.000 litroj da lakto, 14.000 litroj da batita kremo, 7.000 itroj da acida kremo, 308.045 kilogramoj da butero, 8.500 litroj da ĉokolada lakto.

Post la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

En printempo 1945 la areo estis bombarde damaĝita. Elrabadoj pluaj malfunkciigis la laktejon por mallonga tempo. Nur 3 kvaronoj de la antaŭmilita laktokvanto liveritis nun; en 1949 ĝi alinomitis en Genossenschaft Milchhof Arnstadt - Raiffeisen eGmbH kun 1.800 membroj.

En 1961 fonditis kombinumo kun entreprenoj en Arnstadt, Großliebringen kaj Dienstedt (nomo ekde tiam: VdgB Molkereikombinat Arnstadt). En la 22-a de novembro 1967 fonditis Kooperationsverband Milch kun 25 partoj, el kiuj 19 estis LPG-oj.

Grandaj investoj faritis ankoraŭ en 1961/62 kaj en 1976/77.

Fino post la Turniĝo[redakti | redakti fonton]

En aprilo 1990 fonditis Westthüringer Milchwerke GmbH kun la laktejoj en Erfurto, Leinefelde, Weißensee, Weimar, Bad Langensalza kaj Arnstadt. Ne tute la duono de la dungitoj maldungitis; tamen jam en julio samjare antaŭvideblis la malfermo de la arnstadt-a produktejo. La loko pluen servu nur kiel deponejo de la ekspedista firmao Lang GmbH, kiu deĵorigis en 1991 ankoraŭ 20 personojn. El ili estis 10 iamaj laktejanoj.

Nuntempe la tuta komplekso estas tre kadukiĝinta kaj ĉia uzo de la ejoj ĉesis de longa tempo. Estonta kultura uzo eblas eventuale.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Architekturführer Thüringen. Vom Bauhaus bis zum Jahr 2000, Weimar 2000, p. 300
  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 362-364.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.