Lakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lakto estas la nutranta fluidaĵo de la inaj mamuloj, produktata en la laktaj glandoj. Ĝi estas la ĉefa nutraĵo de la novnaskitoj antaŭ la elformiĝo de la digestado de diversaj aliaj nutraĵoj.

La konsisto de la diversaj laktoj dependas de la mamulo. La homa lakto estas ekzemple maldensa kaj riĉa je laktozo (laktosukero). La bovolakto estas malpli riĉa je laktosukero kaj pli riĉa je lipidoj. La lakto de kelkaj mamuloj (ekzemple: bovino, kaprino, akvobubalino, ĉevalino, azenino, kamelino kaj ŝafino) estas kolektitaj por nutraj celoj de la homo. Ĝi estas uzata ĉefe post pasteŭrizado por trinkado aŭ oni produktas el ĝi ĉiutagajn laktoproduktojn kiel diversajn laktokremojn, buteron, jogurton, fromaĝonkazeon. Lakto de kelkaj bestoj kiel jaguarino kaj eĉ homa lakto uzatas kiel medikamento en kelkaj kulturoj.

Se la kruda lakto estas deponita por kelkaj tagoj en varma loko, ĝi acidiĝas. Tio estas la rezulto de la fermentado: la laktoacidaj bakterioj formas la laktosukeron al laktoacido. La fermenta procezo estas uzata en la produktado de la ĉiutagaj laktoartikloj, kiel acidlakto.

La konvena depona temperaturo de la pasteŭrizita lakto estas inter 1-4 Celsiuso, tial la lakto estas malvarmigita al tiu temperaturo. La acidiĝo de la lakto estas obstaklebla per la t.n. UHT-manipulado (el la angla ultra-high temperature tre alta temperaturo), la tiel manipulita lakto estas deponebla ankaŭ en varma loko dum monatoj, ĝis la malfermo de la skatolo. La laktozo estas digestita per la laktaza enzimo, kiu estas produktita en la korpo de la homoj. La korpo de kelkaj homoj ne produktas laktazon, tiel ili ne povas digesti la lakton (laktozon), ili havas la malsanon de netolero de lakto.

La laktosekreciadon ekas prolaktino, malhelpas oestregenaj hormonoj.

Oni diskutas pri la homa konsumado de la bova lakto. Kelkaj malproponas la uzadon de bova lakto por la plenkreskuloj aliaj ne, sed la plimulto agnoskas la utilon de lakto por la homa korpo pro ĝia kalcio- kaj proteinenhavo, kiuj helpas la kreskon de la ostoj kaj la korpo de junuloj.

La fermentita lakto de la ĉevalino nomiĝas kumiso.

Enhavo de laktoj homa bovina ŝafina kaprina ĉevalina
akvo 87,2 % 87,5 % 82,7 % 86,6 % 90,1 %
karbonhidratoj 7,0 % 4,8 % 6,3 % 3,9 % 5,9 %
lipidoj 4,0 % 3,5 - 4,0 % 5,3 % 3,7 % 1,5 %
proteinoj 1,5 % 3,5 % 4,6 % 4,2 % 2,1 %
oligoelemento 0,3 % 0,7 % 0,9 % 0,8 % 0,4 %
kcal / 100 ml 70 64 - 68 86 65 43
kJ / 100 ml 294 268 - 285 361 273 180

Vegetalaj laktoj

La ofte blanka, iom densa suko de kelkaj plantoj nomiĝas laktosuko, kaj tial povas formi nomojn de specioj, ekzemple Laktokardo (sonchus).

Kokoslakto estas maldensa blanketa likvaĵo en la kokoso, frukto de kokosujo.

Oni parolas ankaŭ pri soja lakto aŭ sojlakto.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri lakto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Nenia peno nek provo donos lakton de bovo. 
  • Citaĵo
     Ĝi estas nek lakto, nek selakto. 
  • Citaĵo
     Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan. 

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Lernu

Ŝablono:LigoElstara

Ŝablono:LigoElstara