Laktoglando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Laktoglando
Breast anatomy normal scheme.png
1: brusta muro, 2: mammuskolo, 3: alveoloj, 4: mampinto, 5: areolo, 6: laktokanaleto, 7: grasa kaj subtena histo, 8: haŭto
latine glandula mammaria
de Gray subject #271 1267
sistemo reprodukta
v  d  r
Information icon.svg

Laktoglandoj (glandula mammaria) estas tiuj haŭtglandoj, kiuj evoluis ĉe la mamulaj femaloj. Ilia origino ne estas tute klara filogenetike. Ili originas verŝajne el glandoj malfermantaj al harfoliklo. La mamo formiĝis per grupiĝo de la laktoglandoj evoluintaj el haŭtglandoj, poste elformiĝas la mampinto el la haŭto ĉirkaŭ la elkondukejo. La marsupiuloj jam havas verajn mamojn, kiuj malfermiĝas en la marsupio. Ĉe la pli evoluintaj animaloj, dum la embriogenezo aperas la t.n laktolato, kiu estas epiderma pliiĝo ventroflanke, penetrante en la dermon. Sur la t.n. laktolato evoluas la mamoj, kies nombro kaj situo proporcias al nombro de la naskontaj idoj. Ĝi varias inter 1-14 paroj. La mamaj iniciataĵoj aperas ambaŭsekse, sed ili ne evoluas plu ĉe la maskloj post la seksa maturiĝo.

La finaj ĉambretoj de la laktoglando estas kovritaj de cilindra epitelio, kiu transformiĝas al kubforma dum la sekrecio. La laktoglandoj kuniĝas en komuna elkonduka dukto kaj malfermiĝas mampinte. Dum la gravedeco, pro efiko de la luteotropaj hormonoj, la finaj ĉambretoj grandiĝas kaj disbranĉiĝas; en la epiteliaj ĉeloj de la finĉambretoj aperas grasogutoj. Direkte post la nasko, la laktoglando sekrecias fluidaĵon, kiu enhavas multajn ĉelerojn sed malmultan grasaĵon (kolostrumo), sed baldaŭ komenciĝas la vera laktosekrecio.