Laktozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Laktosukero)
Molekulstrukturo de la laktozo
Tridimensia kemia strukturo de la laktozo

Laktozo, aŭ laktosukero, estas redukta disaĥarido kaj troviĝas en la lakto de mamuloj (tre malofte en poleneroj de kelkaj floroj). La patrina lakto enhavas 5,5-*8,4% da laktozo. Strukture, ĝi parencas al celobiozo: unu galaktopiranozil-grupo ligas al D-glukoza aparato en kvara loko. Empiria formulo C12H22O11.

Laktozo estas blanka, kristala pulvoro, kiu nur ete solviĝas en akvo.

Sintezo okazas el uridindifosfat-galaktozo (UDP-galaktozo) tute en la laktoglando. (UDP-galaktozo+D-glukozo= laktozo + UDP/ per laktoz-sintetazo).

Ĝi uzatas en bebonutraĵoj, kiel bazmaterialo por medikamentoj, kiel konserviga materialo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

netolereco de laktozo