Laktumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laktumo estas la semo de masklaj fiŝoj. Ĝi estas likva kaj lakteca substanco.[1] Dum la tempo de frajado ĝi estas ŝprucata sur la frajon de la fiŝinoj, por fekundigi la ovojn.

Termino[redakti | redakti fonton]

La termino laktumo jam aperas en la Fundamento de Esperanto. La tradukoj en la tiea Universala Vortaro montras, ke nacilingve oni kreas ĝin el la rilataj terminoj por lakto, escepte de la angla lingvo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2002) Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Sennacieca Asocio Tutmonda, p. 653. ISBN 2-9502432-5-8.
  2. L.L.Zamenhof. (1991) Fundamento de Esperanto. Pisa, Italujo: Edistudio, p. 186, 257. ISBN 88-7036-046-6.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]