Lale Andersen

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lale ANDERSEN [lale ANdersen], origine: Lise-Lotte Helene Berta BUNNENBERG (naskiĝis la 23-an de marto, 1905, mortis la 29-an de aŭgusto, 1972) estis germana kantistino kaj aktorino.

Lale Andersen naskiĝis en Bremerhaven. En la jaro 1931 ŝi unuafoje en Berlino aperis sursceneje; poste ŝi laboris en teatroj de Zuriko kaj Munkeno.

Grandan popularecon ŝi akiris per la kantado de la kanto Lili Marleen, kies tekston Hans Leip en la jaro 1915 verkis. Dum la Dua mondmilito ĝin disvastigis la radiostacio Soldatensender Belgrad por la soldatoj.

Post la milito Lale Andersen sukcese turneis kiel kantistino de maristaj kantoj kaj kanzonoj. En la jaro 1972 ŝi verkis sian membiografion Der Himmel hat viele Farben. Rainer Werner Fassbinder en 1981 laŭ ĝi kreis la filmon Lili Marleen.

En 1972 Lale Andersen mortis en Vieno. Ŝia tombo troviĝas sur la insulo Langeoog, kie ŝi dum longa tempo vivis.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.steffi-line.de/archiv_text/nost_deutsch/01a_andersen.htm
Ekstera ligilo  http://www.schulla.com/covergalerie/DATEN/L/LALE%20ANDERSEN/Lale%20Andersen.htm
Ekstera ligilo  germana retejo pri Lale Andersen
Ekstera ligilo  Lili Marleen en Esperanto
Grabvonlaleandersen.jpg



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj