Lalo Schifrin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lalo Schifrin
Persona informo
Naskonomo Boris Claudio Schifrin
Aliaj nomoj Lalo Schifrin
Naskiĝo 21-an de junio 1932 (1932-06-21) (91-jaraĝa)
en Bonaero,  Argentino
Ŝtataneco ArgentinoUsono
Alma mater Colegio Nacional de Buenos Aires
Okupo
Okupo komponistopianistodirigento • ĵazmuzikisto • filmkomponisto • diskografa artisto • aranĝisto
TTT
Retejo http://www.schifrin.com
vdr

Lalo SCHIFRIN (naskiĝis la 21-an de junio 1932 en Bonaero; civita nomo: Boris Claudio Schifrin) estas argentina pianisto, komponisto, muzikaranĝisto kaj dirigento. Al liaj plej famaj komponaĵoj apartenas la titolmuzikoj de la televidserioj Mission: Impossible kaj Mannix.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lalo Schifrin lernis en la aĝo de ses jarojn pianludon de Enrique Barenboim, patro de dirigento Daniel Barenboim; junaĝe li profundigis siajn konojn kiel lernanto de Andreas Karalis kaj Juan Carlos Paz; tiutempe ankaŭ vekiĝis lia intereso pri ĵazo. En la aĝo de 20 li studis ĉe la Konservatorio de Parizo, kie li lernis de Olivier Messiaen kaj Charles Koechlin. Sian studon li financis perlaborante kiel ĵazpianisto en parizaj noktoklubejoj.

Ree en Argentino, li fondis ĵazorkestron, en kiu muzikis interalie Gato Barbieri. Li ankaŭ koncertis kune kun Bola Sete, kiu tiutempe vojaĝis tra Sudameriko. En la jaro 1956 li ekkonis Dizion Gillespie, por kies orkestro li komponis la suiton Gillespiana. Post malfondo de la Ĝilespia bandego Schrifrin alliĝis al ties nova kvinopo. Li jam promociiĝis kiel muzika direktisto kaj aranĝisto. Gillespiana surdiskiĝis finfine en 1960, kaj Schifrin restis en la ensemblo de Gillespie ĝis 1962. Por Gillespie li verkis ankaŭ The new continent, unuafoje prezentata en 1962 dum la Monterey Jazz Festival. Li ankaŭ kunmuzikis pianiste je la unua tango-albumo Concert for Bandoneón and Orchestra de Astor Piazzolla, surkiskiĝonta en Parizo, kaj li kunverkis kun Sarah Vaughan, Ella Fitzgerald, Stan Getz, Eric Dolphy kaj Count Basie.

En 1963 lia diskeldonejo MGM propronis al Schifrin, komponi la filmmuzikon por la filmo Rhino!. Estos la unua el pli ol cent filmmuzikoj. La ĵaza kompozicia stilo de Schifrin por filmklasikaĵoj kiel Bullitt (1968) aŭ Dirty Harry (1971) donis al la filmmuziko novajn impulsojn. Dum la malfruaj 1960-aj kaj 1970-aj jaroj Schifrin komponis krome kelkajn el la plej konataj titolmelodioj de televidserioj kiel Mission: ImpossibleMannix.

En 1986 li sukcesege prezentis per la Simfonia Orkestro de Glendale en la amfiteatro Hollywood Bowl sian Salute to the Statue of Liberty. Por la Tut-Amerikaj Ludoj li komponis en 1987 la uverturon kaj en 1995 la finalon. Lian Koncerton por gitaro kaj orkestro prezentis la Simfonia Orkestro de Londono kun solisto Ángel Romero.

Ekde 1987 ĝis 1992 li estis muzika direktisto de la Filharmonia Orkestro de Parizo. Li dirigentis multajn el la plej elstaraj simfoniaj orkestroj de la mondo, ekzemple la Londonan Filharmonian Orkestron kaj la Londonan Simfonian Orkestron, la Vienaj Simfoniistoj, la Los-Anĝelesan Filharmonian Orkestron, la Israelan Filharmonian Orkestron, la Meksikan Filharmonian Orkestron, la Hjustenan Simfonian Orkestron, la Orkestron de Saint Luke kaj la Nacian Simfonian Orkestron de Argentino.

Ekde 1989 ĝis 1995 Schifrin estis muzika direktisto de la Glendejla Simfonia Orkestro. Por la prezentado de la Tri Tenoroj (Plácido Domingo, Luciano Pavarotti kaj José Carreras) en Caracalla 1990 li verkis la finalon. En 1992 Diana Ross, Plácido Domingo kaj José Carreras prezentis kune kun la Vienaj Simfoniistoj liajn aranĝaĵojn dum tradicia Viena Kristnaska evento.

Ekde 1993 li surdiskigis kun la Londona Filharmonia Orkestro la serion Jazz Meets the Symphony, kiun kunverkis ĵazmuzikistoj kie Ray Brown, Grady Tate, Jon Faddis, Paquito D'Rivera kaj James Morrison. Kroma fama „miksstila verko“ estis The Dissection and Reconstruction of Music from the Past as Performed by the Inmates of Lalo Schifrin's Demented Ensemble as a Tribute to the Memory of the Marquis De Sade (ankaŭ konata kiel Schifrin/Sade).

Ankaŭ en 1993 ekestis lia Lili’Uokalani Symphony honore al la lasta reĝino de Havajo, kiun en la sama jaro la Vienaj Simfoniistoj surdiskigis. Kiel mendo de la sultano de Omano ekestis liaj Symphonic Sketches of Oman, kiun en 2001 surdiskigis la Londona Simfonioa Orkestro. En 2003 li dirigentis antaŭ la Georgia Ŝtata Simfonia Orkestro, la Moskva Simfonia Orkestro kaj la Orkestro de Romandio en Ĝenevo.

En siaj komponaĵoj Schifrin kunfandis elementojn de klasika muziko kun ĵazo kaj modernaj kompoziciaj teknikoj de la 20-a jarcento. Li komponis interalie du pianokonĉertojn, konĉerton por duobla baso, Pulsations, Tropicos, La Nouvelle Orleans kaj Resonances.

Schifrin ricevis kvar Gremiojn, estis nomumita ses fojojn por Oskar-premio kaj dufojojn por la Premion Ora Globo. Ankaŭ li ricevis stelon sur latrotuaro de famo en Holivudo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Lalo Schifrin ankaŭ registris ses ĵazstilajn komponaĵojn gvidante grupon de solistoj el malsamaj landoj, parolantaj diversajn lingvoj, por kiu li elektis la titolon Esperanto kaj en kiu li iom rakontas pri la lingvo[1].

Filmmuzikoj[redakti | redakti fonton]

por televidserioj[redakti | redakti fonton]

por kinofilmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1964: Les Félins
  • 1965: The Cincinnati Kid
  • 1967: Cool Hand Luke
  • 1968: Bullitt
  • 1968: Hell in the Pacific
  • 1968: Coogan’s Bluff
  • 1969: Che!
  • 1970: Kelly's Heroes
  • 1971: TĤ 1138
  • 1971: Dirty Harry
  • 1972: The Wrath of God
  • 1972: Sinola
  • 1973: The Neptune Factor – An Undersea Odyssey
  • 1973: Enter the Dragon
  • 1973: Magnum Force
  • 1973: The Exorcist
  • 1973: Charley Varrick
  • 1974: The Four Musketeers
  • 1976: The Eagle Has Landed
  • 1976: Sky Riders
  • 1976: Voyage of the Damned
  • 1977: Telefon
  • 1977: Rollercoaster
  • 1979: Love and Bullets
  • 1979: The Amityville Horror
  • 1979: Escape to Athena
  • 1979: Airport ’80 – The Concorde
  • 1980: When Time Ran Out
  • 1980: The Big Brawl
  • 1980: The Competition
  • 1980: Brubaker
  • 1981: Caveman
  • 1983: Sudden Impact
  • 1983: Doctor Detroit
  • 1984: Class of 1984
  • 1985: The Mean Season
  • 1985: A.D.
  • 1985: Bad Medicine
  • 1986: Beverly Hills Madam
  • 1987: The Fourth Protocol
  • 1988: The Dead Pool
  • 1989: Little White Lies
  • 1990: Face to Face
  • 1991: F/X2
  • 1991: Don Quijote
  • 1996: Mission: Impossible
  • 1997: Money Talks
  • 1998: Tango, no me dejes nunca
  • 1998: Rush Hour
  • 2000: Mission: Impossible II
  • 2001: Rush Hour 2
  • 2004: After the Sunset
  • 2004: Shrek 2
  • 2004: The Bridge of San Luis Rey
  • 2006: Mission: Impossible III
  • 2007: Rush Hour 3
  • 2007: Ultrasordine
  • 2011: Sweetwater
  • 2011: Mission: Impossible – Ghost Protocol

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Multiĝas la muzikaj omaĝoj al nia lingvo, Heroldo de Esperanto, p. 2, n-ro 12 (2076), 1-21 septembro 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]