Lalovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Mukaĉeve en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Lalovo, ukraine kaj ruse Лаловo, hungare Beregleányfalva, slovake Lalová estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve. Ankoraŭ unu vilaĝo apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Lalovo situas sur rande de ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Ĥust-Mukaĉeve. La lasta troviĝas 8 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1465. Longe estis 2 apudaj vilaĝoj Németleányfalva kaj Oroszleányfalva, kiuj fine unuiĝis. Post la mezepoko la regiono foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. En 1566 la tataroj detruis la vilaĝon. En la 17-a jarcento germanoj alvenis. En 1910 loĝis en Beregleányfalva 776 da homoj, rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato. Ĝis 1920 Beregleányfalva apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Munkács, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris sendependan respublikon. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Lalovo. Ekde 1945 Lalovo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Dum la socialismo la katolika preĝejo estis malkonstruita. Nuntempe loĝas en Lalovo ukrainoj, rutenoj kaj germanoj.