Lamar S. Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lamar S. Smith
Persona informo
Lamar S. Smith
Naskonomo Lamar Seeligson Smith
Naskiĝo 19-an de novembro 1947 (1947-11-19) (76-jaraĝa)
en San Antonio
Religio Kristana Scienco vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Suda Metodista UniversitatoUniversitato Yale • TMI — The Episcopal School of Texas • Ezra Stiles College • Dedman School of Law vd
Partio Respublikana Partio vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalistoadvokato vd
Aktiva en VaŝingtonoAŭstino vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lamar Seeligson SMITH (naskiĝis la 19-an de novembro 1947 en San Antonio, Teksaso) estas usona politikisto de la Respublikana Partio. Ekde la jaro 1987 li estas parlamentano en la Usona Domo de Reprezentantoj kaj reprezentas la 21-an kongresan balotodistrikton, kiu kovras teritorion nordoriente de San Antonio kaj okcidente de Aŭstino.

Lamar S. Smith

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lamar Smith naskiĝis en 1947 en San Antonio kaj tie en 1965 finis la mezlernejajn jarojn en la urba Teksasa Armea Instituto. En 1969 li finis bakalaŭran studon de juro en la Universitato Yale en New Haven (Konektikuto) kaj en 1975 doktoriĝis pri juro en la Suda Metodista Universitato de Dallas.

Ekde la jaro 1970 li profesie laboris kiel ĵurnalisto kaj advokato en Vaŝingtono. Kun sia edzino Beth li havas du infanojn.

Internacie li precipe konatiĝis ekde oktobro 2011 per sia antaŭenpuŝo de la leĝpropono Stop Online Piracy Act (mallonge SOPA, traduke "Leĝo por Haltigi Enretan Piratadon").

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]