Lambaré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lambaré
municipo de Paragvajo • setlejo

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 140 498  (2008) [+]
Loĝdenso 5 204 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 20′ S, 57° 38′ U (mapo)-25.33-57.64Koordinatoj: 25° 20′ S, 57° 38′ U (mapo) [+]
Alto 47 m [+]
Areo 27 km² (2 700 ha) [+]
Lambaré (Paragvajo)
Lambaré (Paragvajo)
DEC
Lambaré
Lambaré
Situo de Lambaré

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lambaré [+]
vdr

Lambaré estas urbego en Paragvajo. Ĝi apartenas al urbaro de Asunciono. Nomo de la loko venis el la gvarania lingvo, la vorto El Ambar, kiu signifas "ombro flanko" (ombroj de la apudaj montetoj).

Municipa domo de Lambaré

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lambaré situas sur ebenaĵo laŭ maldekstra bordo de Paragvajo (rivero) (en la alia bordo jam Argentino etendiĝas) en la sudokcidenta parto de la lando. Asunciono troviĝas 9, San Lorenzo (Paragvajo) kaj Luque (Paragvajo) po 12, Capiatá 23, Pilar (Paragvajo) 184, Concepción (Paragvajo) 217 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lambaré estis fondita en 1766 jam post la sendependiĝo de Paragvajo. Dum longa tempo ĝi restis nur vilaĝo por agrikulturo. Ĝi urbiĝis en 1962 pro la granda kresko de Asunciono .

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Lambaré zorgas por la ĉefurbo krom la agrikulturo pri sportoj. La plej menciinda estas la golfejo tutlande la plej bela. Lambaré estas ankaŭ komerca urbo, krome aperis la industrio. Multaj laboras en la ĉefurbo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Lambaré tropika klimato regas. Jare pluvas (neniam neĝas) ĉ. 1400 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, la pluvokvanto kulminas en novembro kaj malkulminas en julio. La averaĝa temperaturo varias inter 19-27 °C, la varmo kulminas en januaro kaj decembro, malkulminas en junio kaj julio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]