Lambert Simnel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lambert SIMNEL (n. ĉ. 1477, m. ĉ. 1525) fraŭde pretendis la tronon de Anglio dum la regado de Henriko la 7-a.

Oni scias nek lian veran nomon nek liajn gepatrojn, sed preskaŭ certas ke li estis de humila deveno. Kiam li havis dek jarojn li studis sub pastro nomita Roger Simon (aŭ eble Richard Symonds), kiu decidis iĝi reĝfaranto. Li notis ke Lambert Simnel similis al la supoze murditaj filoj de Eduardo la 5-a, kaj instruis al li kortegajn kutimojn. Unue li planis ŝajnigi ke Simnel estis Rikardo de Shrewsbury (1-a duko de Jorko), la pli juna filo de Eduardo, sed kiam li aŭdis raportojn ke Eduardo Plantaĝeneto (17-a grafo de Warwick) mortis en la Turo de Londono, li ŝanĝis sian planon: Eduardo Plantaĝeneto estis filo de Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence), frato de Eduardo la 4-a, kaj havis veran pretendon al la trono.

Roger Simon estigis onidiron ke Eduardo Plantaĝeneto eskapis el la Turo al lia domo. Li gajnis iom da subteno de la jorkoj kaj enkondukis Simnel al la ĉefministro de Irlando. Tiu pretis invadi Anglion.

Tamen la vera Eduardo Plantaĝeneto fakte estis malliberulo en la Turo de Londono. La 2-an de februaro 1487 Henriko la 7-a elmontris tiun por pruvi ke Simnel estis fraŭdulo, kaj proklamis ĝeneralan reĝan pardonon kondiĉe ke ĉiuj ribelantoj cedis al li.

John de la Pole (1-a grafo de Lincoln), kiu aliĝis al la konspiro, fuĝis al Burgundio, kie estis la kortego de Margareto de Jorko, onklino de Eduardo Plantaĝeneto. John de la Pole asertis ke li helpis Eduardo eskapi. Margareto kuniĝis du mil militistojn, kiujn ŝi sendis al Irlando. La 24-an de majo 1487 Simnel kroniĝis en la katedralo de Dublino. Henriko la 7-a alvokis armeon por kontraŭi la ribelon.

La 5-an de junio 1487 la armeo de Simnel alteriĝis en Lancashire. La 15-an de junio Henriko decide venkis la ribelantojn proksime al Newark-on-Trent. Roger Simon malliberiĝis dum la resto de sia vivo; John de la Pole mortis dum la batalo. La reĝo pardonis Simnel, verŝajne ĉar li estis knabo estrita de plenkreskuloj, kaj donis al li postenon en la reĝa kuirejo. Kiam Simnel pli aĝis, li iĝis falkisto.