Laminalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apikalo
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velaro
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.

[Helpon!]
[Redaktu]

Laminalo (aŭ pleonasme laminala konsonanto) estas fono (parola sono) farata per ŝtopado de la aerpasejo per la klingo de la lango, kio estas la plata supra antaŭa surfaco tuj malantaŭ la pinto de la lango. Tio kontrastas kun la apikalaj konsonantoj, kiuj estas farataj per ŝtopado nur per la langa apekso (langa pinto). Tiu distingo koncernas nur la koronalajn konsonantojn, kiuj uzas la antaŭon de la lango.

Laminala kontraŭ apikala ne estas tre komuna kontrasto en lingvoj. Kie tia kontrasto troviĝas, ĝi tipe estas fonema nur ĉe la frikativoj kaj afrikatoj prefere al la haltoj, tamen iuj indiĝenaj lingvoj de Kalifornio aldone faras la distingon ĉe la plozivoj.

  • La eŭska kaj la serbokroata lingvoj distingas inter laminalloj kaj apikaloj en la alveolara regiono, dumke
  • La pola kaj la normĉina (manderina) lingvoj faras la distingon ĉe postalveolaj konsonantoj.
  • Komparante lingvojn, kiaj la franca kaj la angla, ni trovas ke francaj koronaloj estas laminalaj (ofte misnomataj "dentaloj") dumke anglaj koronaloj estas apikalaj. Misprononco de tiu detalo tuŝas ne nur la sonon de la konsonantoj, sed ĝenas aldone la francajn vokalojn. Malsukceso atenti tiun distingon inter la du artikulacioj estas komuna 'sinperfido' de la ne-denaska parolanto, eĉ kiam la prononco estas alie perfekta.

Ĉar laminalaj konsonantoj uzas la platon de la lango, ili kovras pli larĝan kontaktareon ol apikalaj konsonantoj. En iuj lingvoj oni registris laminalojn kun ŝtopaĵejo (fermejo) kovranta la tutan antaŭon de la buŝo, de la malmola palato ĝis la dentoj. Tial malfacilas kompari la du: alveolaraj laminaloj kaj apikaloj estas du malsamaj artikulacioj.

Iu tre komuna laminala artikulaĵo fojfoje nomiĝas dento-alveolara konsonanto; ĝi vastas de la alveolara kresto ĝis la dentoj, sed gi faratas iom pli antaŭe ol la aliaj alveolaraj laminalaj konsonantoj kiuj pli kovras la alveolaran kreston (kaj povus konsideriĝi postalveolaraj). Tio, por paroli precize, estas la situacio en la franca.

Parto de la konfuzo en la nomado de laminalaj konsonantoj estas afero de fizika vidpunkto: kiam oni rigardas homon prononcantan laminalan alveolaron aŭ dento-alveolaron, la pinto de la lango videblas tuŝanta la malantaŭon de la dentoj, aŭ eĉ elvenanta inter la dentoj. Tio donas al ili la oftan nomon dentala konsonanto. Tamen, la akustike grava elemento estas la loko de la plej malantaŭa parto de la ŝtopaĵoj, ĉar tie estas la punkto kie la resona ĉambro finiĝas, kaj tio determinas la grandon kaj formon, kaj pro tio la akustikajn ecojn de la buŝa kavaĵo, kiu produktas la haromoniaĵojn de la vokaloj. Laŭ tia konsidero la francaj koronaloj estas alveolaraj, kaj diferencas disde la anglaj alveolaroj en tio esti laminalaj anstataŭ apikalaj (tio estas, en la franca la lango estas pli plata). Ekzistas en iuj lingvoj veraj laminalaj dentaloj, kun neniu alveolara kontakto, kaj ili sonas malsame de la francaj konsonantoj.

Tamen, la larĝo de la kontakto ankaŭ iom gravas, ĉar ĝi influas la formon de la lango pli malantaŭe, kaj pro tio la formon de la resona kavaĵo. Ankaŭe, se la ellaso de dento-alveolara konsonanto ne abruptas, la lango eble iom-post-iom radik-al-pinte disiĝos de la plafono de la buŝo, kun la efiko ŝangi alveolaran prononcon en dentalan.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]