Lampedusa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pelagaj insuloj

Lampedusa estas la plej granda el la tri Pelagaj insuloj inter Tunizio kaj Sicilio. La insulo apartenas al komunumo Lampedusa e Linosa en la itala Provinco Agrigento.

Situo kaj informoj[redakti | redakti fonton]

Lampedusa grandas 20 km², la plej alta punkto estas Albero Sole kun 113 m. Ĝi longas 9 km kaj larĝas 3 km en orienta-okcidenta direkto.


La nordan marbordon karakterizas krutaj rifoj, sur la suda marbordo troviĝas pluraj golfetoj kun sablaj strandoj. 45 km nordoriente de Lampedusa situas la loĝata insulo Linosa, 17 km nordokcidente la neloĝata Lampione.

La ĉefa komunumo sur la orienta bordo same nomiĝas Lampedusa. En loĝis daŭre sur la insulo ĉ. 4.500 homoj, dum turisma sezono tiu nombro kreskas ĝis 10.000. La loĝantoj vivtenas sin per turismo, fiŝkaptado kaj produktado de fiŝkonservaĵoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kareto

Lampedusa apartenas geografie al la afrika kontinento. La klimato estas varmega, la jara precipitaĵo (300 mm) estas tre malgranda. Pro la mankantaj fontoj, malbone traktita agrokultivado kaj ekstermado (forhakado) la insula interno dezertiĝis.

Antaŭ la suda marbordo situas la insuleto Isola dei Conigli. Tie kaj en golfetoj de Lampedusa, karetoj serĉas lokon por demeto de ovoj. Por stabiligi nombron de la minacataj karetoj, en 2002 iĝis partoj de Lampedusa kaj de Isola dei Conigli naturprotektaj areoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Lampedusa havas tipan Mediteranean klimaton, sed la plej varman averaĝan temperaturon kun (22,3 °C) ĉe la Mediteraneo. La averaĝa temperaturo atingas eĉ en februaro 15 °C.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bordoj de Lampedusa

Sur Lampedusa troviĝas spuroj de grekaj, romiaj kaj arabaj konkerintoj, setlintoj. Tiam la insulo servis la marveturantojn kiel apogpunkto.

Kapitano Bernardo Maria Sanvisente en 1834 eksetlis sur la insulo kun 120 geviroj - kiel komisito de Ferdinando la 2-a de Sicilio. La insula nomo venas same de Sanvisente.

Dum la dua mondmilito, la insulo estis multfoje bombardata pro ties strategia situo. En 1986 trafis la insulon eĉ du Scud-raketoj al Liblio, sed neniu vundiĝis.

En la lastaj jaroj, pro sia proksimeco al Eŭropo (205 km el Sicilio) kaj al Afriko (113 km el Tunizio), la insulo iĝis celo de afrikaj migrantoj, kiuj provas eniri en Eŭropon kaj atingas la insulon per improvizitaj boatoj venantaj de Gabès, Zarzis aŭ de la libia marbordo. Tio komenciĝis en 1992 kaj de tiam daŭre intensiĝis ; tio iĝis politika prem-rimedo de la libiaj aŭtoritatoj al Italio kaj Eŭropa Unio. La insulo tiel akceptis 23 000 migrintojn en 2005 (13 000 en 2004 kaj 8 000 en 2003).