Lampiro
El Vikipedio
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
Specioj
|
||||||||||||
|
L. noctiluca |
||||||||||||
Lampiro (Lampyris) estas insekta genro en la familio de lampiredoj, ordo de koleopteroj.
Tutmonde ekzistas ĉ. 2000 specioj. Multaj, sed ne ĉiuj, kapablas elsendi lumon; tio servas precipe por allogi seks-partneron. La lumo rezultas el komplika bio-kemia procezo, kiu preskaŭ ne produktas varmon, male al ĉiuj teknikaj lumigiloj. Iuj specioj lumas konstante, aliaj intermite; ĉe iuj lumas ambaŭ seksoj, ĉe aliaj nur la femaloj.
- Lampyris noctiluga Granda lampiro
- Phausis splendidula aŭ Lamprohiza splendidula Malgranda lampiro
Ekologio [redakti]
Lampiroj, iam kutimaj, malaperis el la stratoj de Manilo pro tro da tokseco de la poluita aero.