Lanĝoŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbo de Lanzhou

Lanĝoŭo (兰州 aŭ 蘭州 en la ĉina, Lánzhōu en la pinjina) estas ĉefurbo de la provinco Gansuo, en Ĉinio.

Dum la tempo de Han-dinastio kaj Tang-dinastio, Lanĝoŭo estis grava pasejo sur la antikva Silka Vojo, kaj ludis apartan rolon por akceli la amikecan kontaktadon inter la ĉina popolo kaj popoloj de aliaj mondpartoj en la antikveco.

Lanĝoŭo nun areas je 13,043 kvadrataj kilometroj kaj havas 2 milionojn kaj 620 milojn da loĝantoj. Ĝi kovis en si la kulturon de la Flava Rivero kaj la kulturon de Silka Vojo, kaj servas kiel la centro de komerca kaj turisma aferoj en la nordokcidenta landparto de Ĉinio.

En la urbo Lanĝoŭo abundas antikvaj vidindaĵoj, kiaj la Kvin-fonta Monto, la Unua Ponto de la Flava Rivero, la Monto de Blanka Pagodo, la provinca muzeo, Strando de Sovaĝa Ansero ktp.

La Kvinfonta Monto estas konata turisma pitoreskejo en nordokcidenta Ĉinio. Ĝi estis ekspluatita en la dinastio Han antaŭ pli ol 2 mil jaroj. En la jaro 1955, ĝi estis konstruita kiel ĝardenon. La ĉefa konstruaĵo sur la monto estas la templo Chongqing starigita en la dinastio Ming (1368-1644). En la ĉefa halo troviĝas bronza budhostatuo alta je 5 metroj kaj peza je proksimume dekmil kilogramoj. En pavilono pendas fera sonorilo farita en la jaro 1202. Ĝi altas je 3 metroj kaj pezas je dekmil kilogramoj. Ĝi sonoras dure kaj klare kaj estas unu el la dek plej famaj vidindaĵoj de la antikva urbo Lanzhou. La Kvinfonta Monto altas je 1600 metroj super la marnivelo kaj havas en si kvin fontojn. Inter ili la fonto Huiquan estas la plej renoma pro la dolĉa kaj travideble klara akvo taŭga al infuzado de teo.

La fera ponto de la Flava Rivero estas nomata la unua ponto de la Flava Rivero. Ĝi estas nepre vizitinda loko en Lanĝoŭo, same kiel Granda Muro kaj Imperiestra Palaco en Pekino. Antaŭ longe, por transpasi la Flavan Riveron, oni povis uzi nur ŝafledan floson pro torentaj fluoj kaj danĝeraj ondoj de la rivero. En la jaro 1907 oni konstruis tie la feran ponton longan je 250 metroj kaj larĝan je 8 metroj. Proksimume 200 metrojn okcidente de la ponto troviĝas kabla ponto, per kiu turistoj povas transpasi la Flavan Riveron kaj atingi alian vidindaĵon -- la monton Blanka Pagodo.

La monto Blanka Pagodo havas sur si la samnoman templon konstruitan en la dinastio Juan (1206-1368). Ĝia malsupra parto figuras ronde, kun trajto de la fruatempa hindia templo, kaj ĝia supra parto kun 7 etaĝoj kaj 8 facoj tamen montras la ĉinstilan pavilonan formon. La monto Blanka Pagodo distancas de la Flava Rivero malpli ol cent metrojn. En la antikveco, piede de la monto konstruiĝis pasejo Jincheng, milita fortreso fama pro topografia kruteco.

Lanzhou 103.79190E 36.05642N.jpg

Strando de Sovaĝa Ansero situas en la nordorienta parto de Lanĝoŭo. Origine, tie estis 18 sablo-insuletoj en la Flava Rivero. En la pasinteco tie ofte videblis sovaĝaj anseroj, pro tio la loko ekportis la nomon – Strando de Sovaĝa Ansero. Post la jaro 1958, tie konstruiĝis 20 kilometre longa ĉirkaŭ-stranda digo kaj asfaltita vojo, kaj pli poste aperis parko Yantan, naĝejo ktp, formante faman vidindaĵon de Lanzhou.

80 kilometrojn fore de Lanĝoŭo troviĝas grandega hidroelektrejo nomata Liujiaxia. Ĝi estis finkonstruita en 1974, kun alta digo de 147 metroj, generatora kapacito de miliono kaj 225 miloj da kilovatoj, kaj la jara elektruma kvanto de 5.7 miliardoj da kilovathoroj. Piede de la digo vidiĝas pramejo, kie turistoj povas veturi per ŝipoj kaj daŭrigi vojaĝon sur la Flava Rivero. Du horojn veturante oni trovos sin jam en ravino. Ĉe ambaŭ flankoj de la ravino, apike staras groteskaj rokoj, kiuj figuras simile al stupao, monstro, geamantoj ktp. Jen estas la fina parto de la akvorezervejo ankaŭ kun la nomo Liujiaxia. Apud la menciita akvorezervejo situas la fama ŝtonkavernaro de la templo Bingling. En la tibeta lingvo, Bingling signifas mil budhojn aŭ centmil budhojn.

La templo Bingling konstruiĝis antaŭ pli ol 1500 jaroj. Ĝi famas pro brilaj ŝtonaj skulptaĵoj en sia ŝtonkavernaro, kiu situas en la tereno areanta je 7 kvadrataj kilometroj. En 183 grotoj kaj kavernaj niĉoj estas 694 ŝtonaj skulptaĵoj kaj 82 argilaj, 5 stupaoj kaj diversaj freskoj de 900 kvadrataj metroj.

La plej admirinda estas la kaverna niĉo n. 169. Ĝi konstruiĝis en majesta krutaĵo 60 metrojn alta super la terfaco, kaj estas natura ŝtonkaverno areanta je 200 kvadrataj metroj. Ene rezerviĝas gravaj trezoroj de la ĉina ŝtona skulpturo. Starante dorsflanke al la rando de ravina abismo kaj suprenrigardante tiun faman kavernan niĉon, turistoj apenaŭ povus kredi je siaj okuloj, ke en la mondo ekzistas tiel impona miraklo.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]