Lancaster (Lancashire)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Lancaster

Lancaster estas la ĉefurbo de Lancashire, Anglio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 45,950 loĝantojn.

Historio

La romianoj konstruis fortikaĵon ĉe Lancaster. Fine de la 11-a jarcento konstruiĝis Kastelo Lancaster, kiun Elizabeto la 1-a (Anglio) pligrandigis, kaj kiu nun servas kiel malliberejo. Dum la 12-a jarcento eble Davido la 1-a (Skotlando) mallonge okupis la kastelon. En 1612 ĉe la kastelo okazis grava proceso, kiam 10 virinoj mortkondamniĝis pro supozataj sorĉaj murdoj.

Ekonomio

Ĉirkaŭ 1800 Lancaster estis grava haveno, sed poste ĝia rivero, Rivero Lune, tro siltis. Nun situas en la urbo pluraj fabrikoj kaj parto de la Universitato de Cumbria; apude situas la Universitato de Lancaster.

Vizitindaĵoj

Penny's Hospital

Inter la vizitindaĵoj estas:

  • Kastelo Lancaster
  • Priorejo Lancaster, nun la paroĥa preĝejo de la urbo, kiu antaŭe servis benediktanan komunumon.
  • Katedralo Lancaster, romkatolika 19-jarcenta konstruaĵo kiu iĝis katedralo en 1924
  • Penny's Hospital, 18-jarcentaj almozdomoj