Lancieux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lancieux / Lanseeg / Lansioec
komunumo
la komunuma administrejo
la komunuma administrejo
la komunuma administrejo
komunumo en Franciosetlejo

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Plancoët
Komunumaro Côte d'Émeraude
INSEE kodo 22094 [+]
Poŝtkodo 22770
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 584  (2021) [+]
Loĝdenso 237 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 36′ N, 2° 9′ U (mapo)48.607777777778-2.15Koordinatoj: 48° 36′ N, 2° 9′ U (mapo) [+]
Alto 30 m [+]
Areo 6,69 km² ( 669 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lancieux / Lanseeg / Lansioec (Côtes-d'Armor)
Lancieux / Lanseeg / Lansioec (Côtes-d'Armor)
DEC
Lancieux / Lanseeg / Lansioec
Lancieux / Lanseeg / Lansioec
Situo de Lancieux / Lanseeg / Lansioec
Lancieux / Lanseeg / Lansioec (Francio)
Lancieux / Lanseeg / Lansioec (Francio)
DEC
Lancieux / Lanseeg / Lansioec
Lancieux / Lanseeg / Lansioec
Situo de Lancieux / Lanseeg / Lansioec

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lancieux [+]
vdr

Lancieux (jen france, prononco [lɑ̃sjø] (Lanseeg bretonlingve kaj Lansioec galolingve) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 584 loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situanta nord-oriente de la departemento Côtes-d'Armor, ĉe la limo kun la departemento Ille-et-Vilaine, Lancieux estas banurbo kun 8 plaĝoj. La komunumo estas borderita okcidente per la golfeto de Beaussais, kaj oriente per la rivero Frémur.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo Lancieux venas de sankta Séoc (aŭ Sieu), monaĥo de la fino de la 6-a jarcento, kiu estus tie fondinta monaĥejon (lann bretonlingve).

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Blazono de {{{nomo}}} Blazono france Parti d'azur et de gueules à la sirène du lieu d'or brochant en fasce sur la partition, au chef d'hermine.
esperante
Detaloj

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo enhavas du monumentojn klasitajn historiaj:

  • La muelejo de Buglais, situanta sur la altaĵoj de la vilaĝo, bordere de la vojo al Ploubalay. Tiu ventmuelejo estis konstruita en la 16-a jc de la monaĥoj de Saint-Jacut-de-la-Mer. Funkcianta ĝis en 1945, ĝi estis restaŭrita en 1976 kaj fariĝis la emblemo de la vilaĝo. Ĝi estis registrita per dekreto de la 9-a de septembro 1975[1].
  • Restaĵoj de la malnova preĝejo, aparte ties sonorilturo konstruita en 1740 ; la malnova romanika preĝejo estis detruita en 1904. La malnova preĝejo estis registrita per dekreto de la 21-a de decembro 1925[2].

Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

  • Gabrielle Bellocq (1920-1999), impresionisma pastelistino vivis dum dek kvino da jaroj en Lancieux.
  • Marie Dagorne, aŭtoro de Regards sur Lancieux.
  • Auguste Lemasson (1878-?), naskiĝinta en Lancieux. Li publikigis multajn historiajn librojn.
  • Robert Service, skota verkisto, konata per la nomo "Barde du Yukon", loĝis en Lancieux de tempo al tempo inter 1913 kaj 1958, en la kvartalo L'Islet, apud la strato al kiu la urba konsilio donis lian nomon, li donacis la du trionojn de la kosto de la starigo de la loka memormonumento pri militmortintoj.
  • Michel Guino (1926-2013), franca skulptisto mortis en Lancieux.

Publikaj servoj[redakti | redakti fonton]

La poŝtoficejo.
  • La poŝtoficejo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Muelejo de Buglais, datumbazo "Mérimée" : PA00089237
  2. Malnova preĝejo, datumbazo "Mérimée" : PA00089236

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Robert Service: poeto de la granda kanada nordo kaj de la kurego al oro, en la libro Le Pays de Dinan, 1989, p. 193-203
  • Michel Renouard, Robert Service, écrivain canadien et pèlerin du rêve, en la libro Le Pays de Dinan, 1990, p. 17-36

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aimée kaj Cédric Gourin, "La Côte d'Emeraude, de Saint-Lunaire à Saint-Jacut-de-la-Mer", eldoninto "éditions Alan Sutton", 2009
  • Marie Dagorne kaj Renée Testard-Golhen, "Regards sur Lancieux", eldoninto "Éditions J-P. Bihr". 1991.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj