Landévennec
| Landévennec | ||
|---|---|---|
Panoramo de la mara flanko de Landévennec |
||
| Administrado | ||
| Lando | ||
| Regiono | Bretonio | |
| Departemento | Finistère | |
| Arondismento | Châteaulin | |
| Kantono | Crozon | |
| Interkomunumreto | Interkomunumo de la komunumoj de la duoninsulo de Crozon | |
| Urbestro | Roger Lars (2008-2014) | |
| Insee-kodo | 29104 | |
| Poŝtkodo | 29560 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 356 (2008[1]) | |
| Loĝdenso | 25,7 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
| Koordinatoj | 48°17′32″N 4°15′53″U / 48.292223°N, 4.264723°UKoordinatoj: 48°17′32″N 4°15′53″U / 48.292223°N, 4.264723°U | |
| Alteco | 0 ĝis 116 m | |
| Areo | 13,83 km2 | |
| Situo | ||
|
|
||
Landévennec [lɑ̃devɛnɛk] estas komunumo de departemento Finistère, en Bretonio, en Francio. Ĝi situas ĉe la elfluejo rivero Aulne en la rodon de Brest, je egala distanco de Brest et de Quimper (55 km). Vasta je 1 385 hektaroj, Landévennec estas la plej malgranda komunumo de la duoninsulo Crozon.
Enhavo |
Toponimio [redakti]
Dom Louis Le Pelletier, benediktana monaĥo de Landévennec en la 18-a jc, aŭtoro de Dictionnaire de la langue bretonne, eldonita en 1754, atribuis la etimologion de Landévennec al la escepta kvalito de ties klimata situacio, kaj por li, la vorto venus de « Land-Teven », kiu signifas « sunbanatan lokon ».
Alia klarigo, ja malpli poezia, aperas tamen pli verŝajna. La insula setlado (4-a ĝis 7-a jc) estis markita per nomformoj kiaj « plou », kiu indikas paroĥon, kaj « lan » por sakrala loko, kiaj la ermitejoj kaj la monaĥejoj.
La historio de Landévennec, ligita al la abatejo ekde ties fondo fare de sankta Gvenoleo, en 485, certe ŝuldas al li sian nomon.
Geografio [redakti]
Landévennec, nestiĝinta funde de rodo de Brest, ĉe la lasta meandro de rivero Aulne parte submergita okaze de la resupreniro de la marnivelo post la vurma Glaciepoko[2], konsistigas pitoreskan pejzaĝon, kiu inspiras poezion. Ĉio estas tie kunigita, arbaro, montaro (Ménez-Hom), rivero kaj maro.
Pentraĵoj [redakti]
Legendo [redakti]
- La Legendo de la Sep Sanktuloj parte temas pri Landévennec. La kompleta teksto de ties malsamaj versioj estas legebla[3].
Personoj ligitaj al la komunumo [redakti]
- Sankta Gvenoleo.
- Gilles Baudry, poeto naskiĝinta en 1948.
Bibliografio [redakti]
- Père Marc Simon : Saint Guénolé et l'abbaye de Landévennec, La Bretagne au cœur, eldoninto Jean-Paul Glisserot, 1997[4]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Leĝaj loĝantaroj 2008 de la komunumo : Landévennec sur la retpaĝaro de Insee
- ↑ Antoine Vacher, "La rade de Brest et ses abords" , Annales de Géographie, 1919, legebla de http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k1041823/f206.image.r=Terenez.langFR
- ↑ http://www.wiki-brest.net/index.php/L%C3%A9gende_des_Sept-Saints
- ↑ consultable http://books.google.fr/books?id=Umt1B1rGFd0C&pg=PA3&lpg=PA3&dq=Evang%C3%A9liaire+de+Land%C3%A9vennec&source=bl&ots=Mc-JS6LR7y&sig=Smny0qOTFI7nt5TZktydrDpZLTg&hl=fr&sa=X&ei=aPmyULTXF_SW0QWF54GwDw&ved=0CGkQ6AEwCQ#v=onepage&q=Evang%C3%A9liaire%20de%20Land%C3%A9vennec&f=false
Vidi ankaŭ [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Komunumoj de Francio | |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Finistère |