Land and Freedom

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Land and Freedom (aŭ Tero kaj Libereco estas filmo de 1995 reĝisorita de Ken Loach kaj verkita de Jim Allen. Tiu filmo rakontas la historion de David Carr, sendunga laboristo kaj membro de la Komunista Partio de Granda Britio, kiu decidas lukti por la respublika flanko en la Hispana Enlanda Milito. Tiu filmo ricevis diversajn premiojn kiaj ekzemple ĉe la Festivalo de Cannes.[1]

Historio

La filma rakonto sekvas laŭ salta retrosceno. David Carr estis mortinta maljunaĝe kaj lia nepino malkovras malnovajn leterojn, ĵurnalojn kaj aliajn dokumentojn en lia ĉambro: kion oni vidas en la filmo estas kion li vivis.

Carr, juna sendunga laboristo kaj membro de la Komunista Partio de Britio, eliras el Liverpool kaj veturas al Hispanio por aliĝi al la Internaciaj Brigadoj. Li trapasas la limon de Katalunio kaj hazarde li estas enlistata en milica roto de la maldekstra komunisma partio POUM estrata de Lawrence, en la fronto de Aragono. En tiu roto, kiel ĉe ĉiuj milicoj de la POUM, kunluktas kaj viroj kaj virinoj — kiaj la juna kaj entuziasma. En venontaj semajnoj kaj monatoj li amikiĝas kun aliaj eksterlandaj volontuloj, kiaj la franca Bernard, kaj enamiĝas kun Blanca, membro de la POUM, kiu estas ankaŭ la ideologiisto de lia grupo.

Post esti vundita kaj resanigita en hospitalo en Barcelono, li fine aliĝas — laŭ sia origina plano kaj kontraŭ la opinio de Blanca — la registaraj Internaciaj Brigadoj, kaj li konstatas la stalinisman propagandon kaj subpremado kontraŭ la membroj de la POUM kaj la anarkistoj; li tiam revenas al sia malnova roto, kie li vidas la milicanojn ĉirkaŭite de registara roto postulante ties kapitulacon: dum rapida konflikto Blanca estas mortigita. Post ŝia funebro ŝi revenis al Britio kun ruĝa naztuko plena je hispana tero.

Fine la filmo revenas al nuntempo, kaj oni vidas la funebron de Carr, kie lia nepino ĵetas la hispanan teron sur lia tombo post legi versojn el "The Day Is Coming"[1], nome poemo de William Morris. Poste ŝi realigas saluton per levita pugno, honore liajn kredojn.

Rolularo

Notoj

  1. Festival de Cannes: Land and Freedom. festival-cannes.com. Alirita 2009-09-04.