Landes

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Landes (40)
Blason40.PNG
Informoj
Regiono : Akvitanio
Prefektejo : Mont-de-Marsan
Subprefektejoj : Dax
Loĝantaro
 - Suma (1999)
 - Loĝdenso

327 334 loĝantoj
35,41 loĝantoj/km²
Areo 9 243 km²
Arondismentoj 2
Kantonoj 30
Komunumoj 331
Prezidento de
la Ĝenerala Konsilio
Henri Emmanuelli
Situo en Francio
Landes-Position.png

Landes [lãd] (aŭ okcitanlingve Lanas [lanos]; esperante Erikejoj ) estas unu el la kvin departementoj de la franca regiono Akvitanio. La departemento Landes estas la dua plej granda de Francio (9 236 km²), sed havas malmultajn enloĝantojn (327 330), ĉar la plejparto de sia teritorio estas kovrita de granda arbaro (60 %). Tiu ĉi arbaro estas ankaŭ la plej ampleksa el la tuta okcidenta Eŭropo. La ĉefurbo de tiu departemento estas Mont-de-Marsan. La departemento tute enhavas 331 komunumojn.

La departemento Landes havas longan kaj rektlinian fasadon al la Atlantika Oceano (pli ol 100 km), kelkajn lagojn kaj estas plejparte ebena. Nur en la sudorienta parto de la teritorio troviĝas kelkaj montetoj.

Pro la vastega arbaro, la agrikulturo resp. kultivado ludas malgrandan rolon en la ekonomia vivo de Landes. Industrio prezentiĝas per aeronaŭtiko, elektroniko kaj fabrikado de plastaj materioj.

Turismo nun disvolviĝas, precipe danke al multnombraj ban-urboj (unua franca ban-departemento): Dax, Eugénie-les-Bains, Tercis-les-Bains, Saubusse ktp. La turisma vivo ankaŭ viglas somere laŭ la longa marbordo kun siaj agrablaj banlokoj (Côte d'Argent: Arĝenta Bordo).

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.cg40.fr
Ekstera ligilo  http://www.landes.pref.gouv.fr
Ekstera ligilo  http://www.Landes.pref.gouv.fr
Ekstera ligilo  http://www.vfbholidays.co.uk/frenchhotels/gascony.htm
Carteroute40.jpg
Landes-Position.png


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj