Landes
Landes | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Akvitanio |
Numero | 40 |
Prefektejo | Mont-de-Marsan |
Subprefektejoj | Dax |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Henri Emmanuelli[1] |
Prefekto | {{{prefekto}}} |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 422 976 (2021) |
Areo | 9 243 km² |
Loĝdenso | 46 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 2 |
Kantonoj | 30 |
Komunumaroj | 24 |
Komunumoj | 331 |
Landes [lɑ̃d] (okcitane Lanas [lanos]; esperante Erikejoj) estas unu el la kvin departementoj de la franca regiono Akvitanio. La departemento Landes estas la dua plej granda de Francio (9 242,6 km2), sed havas malmultajn loĝantojn (390 771)[2], ĉar ĝia teritorio estas plejparte kovrita de granda arbaro (60 %). Tiu ĉi arbaro estas ankaŭ la plej ampleksa el la tuta okcidenta Eŭropo. La ĉefurbo de tiu departemento estas Mont-de-Marsan. La departemento entute havas 331 komunumojn.
La departemento Landes havas longan kaj rektlinian fasadon al la Atlantika Oceano (pli ol 100 km), kelkajn lagojn kaj estas plejparte ebena. Nur en la sudorienta parto de la teritorio troviĝas kelkaj montetoj.
Pro la vastega arbaro, la agrikulturo resp. kultivado ludas malgrandan rolon en la ekonomia vivo de Landes. Industrio prezentiĝas per aeronaŭtiko, elektroniko kaj fabrikado de plastaj materioj.
Turismo nun disvolviĝas, precipe danke al multnombraj ban-urboj (unua franca ban-departemento): Dax, Eugénie-les-Bains, Tercis-les-Bains, Saubusse ktp. La turisma vivo ankaŭ viglas somere laŭ la longa marbordo kun siaj agrablaj banlokoj (Côte d’Argent: Arĝenta Bordo).
Notoj kaj fontoj
- ↑ 1982-1997, post trijara paŭzo denove ekde 2000 kaj daŭre laŭ la stato de 2014
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département des Landes (40) (france). Alirita la 9-an de marto 2013.