Distrikto Mecklenburg-Strelitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mecklenburg-Strelitz

La distrikto Mecklenburg-Strelitz ekzistis ĝis la 4-a de septembro 2011. Ekde tiam ĝi estas parto de nova distrikto Meklenburga Lagaro. La sekva teksto ankoraŭ priskribas la historian teritorion:


Distrikto Mecklenburg-Strelitz
Origina nomo Landkreises Mecklenburg-Strelitz

Landkreis
Administrado
Lando Germanio
Estas parto de Meklenburgo-Antaŭpomerio
Administra centro Neustrelitz
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) 85 484
Loĝdenso 41 loĝ./km²
Geografio
Areo 2,089 km² (208,9 ha)
Distrikto Mecklenburg-Strelitz sur la mapo de Meklenburgo-Antaŭpomerio
Distrikto Mecklenburg-Strelitz sur la mapo de Meklenburgo-Antaŭpomerio
Geografia situo 53° 25′ 12″ N, 13° 15′ 0″ O (mapo)53.4213.25Koordinatoj: 53° 25′ 12″ N, 13° 15′ 0″ O (mapo) [+]
Distrikto Mecklenburg-Strelitz (Germanio)
Distrikto Mecklenburg-Strelitz (Germanio)
DEC
Distrikto Mecklenburg-Strelitz
Distrikto Mecklenburg-Strelitz
Situo de Distrikto Mecklenburg-Strelitz
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj MST
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Distrikto Mecklenburg-Strelitz [+]
vdr

La Distrikto Mecklenburg-Strelitz (germane: Landkreis) situis en la sudoriento de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. La urbo Neustrelitz estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2.089 km² loĝis 85.484 homoj; do meznombre 41 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Meklenburgo-Antaŭpomerio la koncerna nombro estis 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo Distrikto Mecklenburg-Strelitz estas signita per 5.

Najbaraj distriktoj estas okcidente Müritz (6), norde Demmin (2) kaj Orienta Antaŭpomerio (9), nordoriente Uecker-Randow (12), ankaŭ la brandenburgiaj distriktoj Uckermark oriente kaj sudoriente, Oberhavel kaj Ostprignitz-Ruppin. Distrikto Mecklenburg-Strelitz preskaŭ komplete ĉirkaŭis la eksterdistriktan urbon Neubrandenburg.