Limo (geografia linio)
Landlimo estas imaga linio inter du landoj aŭ ŝtatoj, ofter materialigita de limkonstruaĵoj kun limtransirejoj garditaj de soldatoj.
Estiĝo de landlimoj
Pli malnovaj politikaj limoj inter du landoj korespondas ofte al naturaj, ofte malfacile transireblaj, bariloj: montaro, rivero, maro, dezerto, praarbaro, ... Ili reprezentis kutime ankaŭ lingvolimon kaj kulturlimon.
Multaj postaj limoj, kiel tiuj inter federaciaj ŝtatoj en Usono estis kontrakte fiksitaj je longitudoj aŭ latitudoj. Tiaj rektaj limoj, kiaj troveblas ankaŭ en Afriko, ne estiĝis pro jarcentlongdaŭraj evoluado, sed pro volo de iuj, kutime foraj registarestroj (koloniismo).
Kuriozaĵo estas la limo difinita en 1815 ĉe la viena kongreso inter la nordo de la nederlanda provinco Limburg kaj Prusio. Ĝi estis definita kiel linio, oriente de la rivero Maas, de kiu tiamaj kanonoj ne plu povis atingi ŝipojn navigaciantaj,n sur la Maas.
Ankoraŭ nuntempe ekzistas multaj teritoridisputoj inter ŝtataj. Tiaj disputoj historie ofte kreis krizojn kaj militojn.
Fotogalerio
-
Malnova germana limŝtono ĉe la schwarzes Kreuz Fürstenwalde (Geising)
-
Nuna ĉeĥa limŝtono ĉe Fürstenwalde (Geising)
-
Ĉeĥa limŝtono ĉe Fürstenwalde (Geising)