La lando de Sankta Briego aŭ Penteŭro kaj Goelo (bretoneBro-Sant-Brieg aŭ Pentevr-ha-Goueloù; francePays de Saint-Brieuc aŭ Goëlo-Penthièvre), estis unu el la naŭ malnovaj diocezoj de Bretonio, kiu nombris 131 komunumojn kaj 271 513 loĝantojn (1999) sur areo de 2 558 km². Ĝia ĉefurbo estis Saint-Brieuc.
La lando de Sankta Briego situis en la nordo de Bretonio kaj kovris la okcidenton de la nuna departemento Côtes-d'Armor kaj etan parton de tiu de Morbihan.
La bretonan lingvon oni parolas nuntempe ĉefe de la nord-okcidenta flanko de Paimpol ĝis Plouha.