Lando sen maraliro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landoj sen maraliro verdkolore

Lando sen maraliro estas lando tute ĉirkaŭata de tero, aŭ kies bordoj troviĝas en fermitaj maroj. Ekzistas 47 landoj sen maraliro en la tuta mondo, inkluzive de parte agnoskataj landoj. El la plej grandaj masoj, nur Nordameriko, Oceanio, kaj Antarkto ne havas landojn sen maraliro ene de la respektivaj kontinentoj.

Historie, lando sen maraliro estis rigardata kiel lando je malavantaĝa pozicio. Ĝi ne permesas al la lando akiri la marrimedojn kiel fiŝkaptado, sed pli grave ĝi baras la aliron al mara komercado, kiu ankoraŭ hodiaŭ estas grava procento de la internacia komercado. Marbordaj regionoj kutime estas pli loĝataj ol internaj regionoj.

Estas du landoj sen maraliro, kiuj limas nur al aliaj landoj sen maraliro: Liĥtenŝtejno kaj Uzbekujo.

Listo de landoj sen maraliro[redakti | redakti fonton]