Landokupo de la madjaroj (rundpentraĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arpadfeszty.jpg

La rund-pentraĵo de Árpád Feszty pri la Landokupo de la hungaroj estas la plej granda kaj grava panorama bildo en Hungario. La pentristo vidis rundpentraĵon dum sia vizito (1891) en Parizo, kie li primiris panoraman bildon pri la napoleona milito. Li tiam decidis pentri similan rundpentraĵon. Je propono de sia bopatro Mór Jókai (grava hungara novelisto), li elektis kiel temon de la madjara landokupo, ĉar proksimiĝis ties miljara datreveno (896-1896).

La pentradon helpis ankaŭ aliaj pentristoj. Oni importis konvenan tolon el Belgio kaj luis parcelon je loko en Budapeŝto, kie nuntempe staras la Hungara Belarta Muzeo. Adolf Feszty planis konstruaĵon por la rundprentraĵo kaj oni pli poste efektivigis tion. La pentristoj skizis desegnaĵojn ĉe la piedoj de orientaj Karpatoj, en la valo de Voloc, en la trapasejo de Verecke kaj al ebenaĵo de Munkács.

Oni ekis en 1892 la pentradon de 2000 figuroj kaj la pejzaĝoj. La pejzaĝon pentris László Mednyánszky, la ĉevalajn batalojn Pál Vágó.

Oni povis unuafoje viziti la rundpentraĵon la 12-an de majo 1894. La pentraĵo estis 1800 km2, longa 120 m kaj altan 15 m.

La pentraĵo estis vizitebla ĝis 1899 en la menciita konstruaĵo, kiam oni konstruis tia la same menciitan Belartan Muzeon. Tiam oni liveris la pentraĵon al Londono, de kie ĝi revenis en 1909 en novan konstruaĵon apud la banejo Széchenyi [seĉenji]. La pentraĵo grave difektiĝis dum la dua mondmilito, oni dispecigis ĝin je 8-metraj strioj kaj rulis ili sur lingnajn cilindojn kaj rezervis ilin en diversaj stokejoj. Restis nur 730 kvadrataj metroj, kiujn oni liveris al Szeged en 1974 kaj oni faris statoprotektan restaŭron. Post la reĝimŝanĝo en Hungario (1990) komenciĝis rastaŭra laboro kun polaj kaj hungaraj restaŭristoj dum 4 jaroj. Oni prezentas ekde 1995 la rundpentraĵon en aparta konstruaĵo de Ópusztaszer, apud Szeged (en la Nacia Historia Memorparko de Opustaser).


RIGARDU la pentraĵon