Utzenstorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Landshut (Utzenstorf))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Utzenstorf (stacidomo).
Utzenstorf
Blazono de Utzenstorf
Blazono de Utzenstorf
Blazono de Utzenstorf
Kastelo Landshut en Utzenstorf
Kastelo Landshut en Utzenstorf
Kastelo Landshut en Utzenstorf
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 7′ 37″ N 7° 33′ 26″ O / 47.12694 °N, 7.55722 °O / 47.12694; 7.55722 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 37″ N 7° 33′ 26″ O / 47.12694 °N, 7.55722 °O / 47.12694; 7.55722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4053
Areo 16,93 km²
Alteco 476 m super marnivelo
Poŝtkodo 3427
Komunumkodo 0552
Mapo de Utzenstorf
Mapo de Utzenstorf
Mapo de Utzenstorf
vdr

Utzenstorf (prononcu: ucnstorf) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4053 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Utzenstorf etendiĝas en la flosaĵebenaĵo de la rivero Emme 9 kilometrojn sude de Soloturno en la Svisa Mezlando. En sudokcidento kaj okcidento la kanaligita Emme formas la komunumlimon. La komunumo Utzenstorf konsistas el la vilaĝo Utzenstorf, la vilaĝoj Schache kaj Ey, kaj la kvartaloj Linde, Feldegg, Cliacker, Landshut kun la kastelo, kaj la setlejoj Mattblätze, Grüenau kaj Wassermatte, kie situas la paperfabriko.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,93 km², de kiuj 26,9% estas kovritaj de arbaro, 59,4% servas por agrikulturo kaj 12,7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Utzenstorf limas en nordo al Wiler ĉe Utzenstorf, Zielebach kaj Obergerlafingen (Kantono Soloturno), en oriento al Koppigen, Niederösch kaj Oberösch, en sudo al Ersigen, Kirchberg, Rüdtligen-Alchenflüh kaj Aefligen, kaj en okcidento al Bätterkinden.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo de Utzenstorf situas ĉe la trajnlinio de Soloturno al Burgdorf, kiu estis malfermita la 26-an de majo 1875. Krome tra Utzenstorf pasas la loka buslinio de Koppigen al Bätterkinden kaj Messen.

Proksime de la komunumo ankaŭ ekzistas aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Utzenstorf datiĝas el la jaro 949 kiel Uranestorfus. En mezepoko Utzenstorf estis la centro de la samnoma grafejo (comitatus Uranestorfus), kiu apartenis al la reĝregno Alta Burgonjo. En la 12-a jarcento la Zeringoj konstruis la Kastelon Landshut, supozeble sur la ruinoj de pli malnova konstruaĵo. La kastelo poste transiris al la posedaĵo de la Grafoj de Kiburgo, kiuj pandigis ĝin je la fino de la 14-a jarcento.

En la jaro 1413 la berna civitano Rudolf von Ringoltingen akiris la suverenecon pri Utzenstorf, la alta jurisdikcio tamen apartenis al la berna kamparvoktejo Wangen. Per la vendo de la Kastelo Landshut, la vilaĝo en la jaro 1514 falis rekte sub la regado de Berno kaj ĝia iama regoteritorio fariĝis voktejo.

Dum la epoko de la Helveta Respubliko la komunumo apartenis al la distrikto Burgdorf kaj ek de 1803 ĝi estas parto de la distrikto Fraubrunnen.

Sciindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Utzenstof Jeremias Gotthelf pasigis grandan parton de sia juneco kaj estis vikario. Krome naskiĝis en Utzenstorf la grava matematikisto Jakob Steiner.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]